Rýmařov estas submontara urbo en Ĉeĥio en Moraviasilezia regiono, kiu situas en supermara alteco 570–615 m. Oriente troviĝas aligita vilaĝo Jamartice, norde vilaĝeto Harrachov. Vivas ĉi tie 7 953 loĝantoj (2023).
Keltoj vizitis la lokon, sur kiu situas la urbo, jam antaŭ pli ol du mil jaroj. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1351. En la jaro 1406 Rýmařov fariĝis urbo.
La 3-an de aprilo 1790 trafis la urbo neniiga incendio, dum kiu forbrulis ĉiuj domoj. Post tiu ĉi evento la urbo estis denove konstruita en spirito de klasicismo kaj empiro.
En la jaro 1938 Rýmařov fariĝis kiel limregiona urbo parto de Nazia Germanio. Komence de majo de 1945 la urbo estis liberigita, dum kio okazis damaĝigo de baroka kapelo de sankta Josefo en la historia centro de la urbo (la kapelo estis pli poste detruita).