Rūjiena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rūjiena
Urbo
Urbodomo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Valmiera
Historia regiono Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme)
Rivero Rūja
Supermara alteco 55 m s. m.
Koordinatoj 57° 54′ 00″ N 25° 19′ 18″ O / 57.90000 °N, 25.32167 °O / 57.90000; 25.32167 (mapo)
Areo 7,8 km² (780 ha)
Loĝantaro 2 725 (29.01.2021)
Denseco 349,36 loĝ./km²
Urborajtoj 1920
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4240
Vikimedia Komunejo: Rūjiena
Retpaĝo: www.rujiena.lv

Rūjiena estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Valmiera kaj situas en norda parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Rūja. En Latvio Rūjiena estas konata pro la Rūjiena glaciaĵo produktita en la Rūjiena laktaĵfabriko. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 42 km de Valmiera, 50 km de Valka kaj 153 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Rūjiena ricevis sian nomon de rivero Rūja, kiu fluas tra la urbo. Rūja, kiu fluas de la lago Ruhijärv en Estonio, estas plej verŝajne nomita laŭ la estona vorto ruhi (trogo, unu-arba boato).

Ĝis la 13-a jarcento ekzistis kasteltumulo proksimume 3 km oriente de la nuna urbo.[2]

La historio de Rūjiena en skribaj fontoj komenciĝas kun la fondo de Rūjiena kastelo (hove to Ruyen) de la Livonia Ordeno komence de la 14-a jarcento, sur la granvojo, kiu kondukis de Burtnieki ĝis Viljandi kastelo en Sakala tero. En 1461 estas menciita la urbeto Rujen proksime de la kastelo.[2] La kastelo estis plurfoje okupita de moskvaj trupoj dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj.

Post la fino de la Livonia Milito en 1582, la kasteldistrikto estis integrigita en la pola Duklando de Livonio. Poste (1629) ĝi venis sub sveda regado, sed en 1704 kastelo kaj urbeto estis detruita de rusaj trupoj en la Granda Nordia Milito. Post la milito, Rūjiena estis aneksita al la Livlanda gubernio de Rusio.

Komence de la 19-a jarcento, Rūjiena komencis evolui en urbeton, kaj en 1896 la etŝpura fervoja linio Valka-Rūjiena-Pärnu estis malfermita. La populacio atingis 3000.

En 1920 al la urbo Rūjena estis koncedita urborajtoj. Ekde 1923 la nomo Rūjiena estis utiligita anstataŭe de Rūjena. En 1937, la Rigo-Rūjiena larĝŝpura fervoja linio estis malfermita. Dum la Dua Mondmilito en septembro 1944 la germana armeo bruligis proksimume 200 konstruaĵojn antaŭ retiriĝi kaj tute detruis la Valka-Rūjiena-Pärnu fervojon. Fervoja trafiko kun Rigo estis restarigita nur en la 1970-aj jaroj kaj ekzistis ĝis 1996.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Norda Vidzeme malaltebenaĵo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -5°C en januaro kaj +16,5°C - +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas P17 (Valmiera-Rūjiena-Estonio), P21 (Rūjiena-Mazsalaca) kaj P22 (Valka-Rūjiena), lokaj vojoj estas V170 (Rūjiena-Virķēni-Estonio), V175 (Rūjiena-Estonio) kaj V171 (Rūjiena-Krogzemji).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 684 personoj sur areo de 7,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 346 loĝantoj/km².

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1881 1709
1897 2946
1935 4337
1959 3507
1979 3804
2000 3721
2021 2683

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 3721 3543 (95%) 95 (3%) 17 (0%) 24 (1%) 17 (0%) 7 (0%) 18 (0%)
2021 2683 2558 (95%) 61 (2%) 13 (0%) 18 (1%) 11 (0%) 3 (0%) 19 (1%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Urbodomo (1936)
  • Monumento al agrikulturministro Alberings (1938, 1988)
  • Terneja parko
  • Rūja inundebenaĵo
  • Laktaĵfabriko

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj
  2. 2,0 2,1 2,2 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 250.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Rūjiena en Vikimedia Komunejo