Subsektoro 4./X. Říčky

Konstrua subsektoro 4./X. Říčky estiĝis dum konstruado de pezaj fortikaĵoj de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en la jaroj 1937–1938 en la orienta Bohemio proksime de Říčky v Orlických horách. La subsektoro estis komisiita por konstruado al la praga firmao Josef Hons la 12-an de januaro 1937. Projektitaj kaj konstruitaj estis sume 10 infanteriaj fuortoj kaj unu artileria gvatejo, sume do 11 objektoj, kiuj estis okupitaj de la III-a/19-a limgardista bataliono.
Bazaj indikoj
[redakti | redakti fonton]Pionirara grupa komandantejo X Rokytnice v Orlických horách komisiis la konstruadon de la subsektoro 4./X. al firmao Inĝ. Josef Hons, Praha XII. la 12-an de januaro 1937. La unua labortago fariĝis la 5-a de majo 1937 kaj la konstruado de ĉiuj 11 pezaj objektoj devis daŭri maksimume 200 tagoj, la komisiiga sumo faris 6 259 083,55 Kč. La komandanto de la subsektoro estis destinita škpt. žen. Ing. Pavel Šilhánek, konstruestro fariĝis npor. stav. Ing. Alois Břínek.
La gardadon de la konstruataj objektoj sekurigis gardobataliono I. el Rokytnice v Orlických horách subgvide de mjr. pěch. Jan Prágr, kiu estis establita la 15-an de junio 1937 kaj nuligita la 1-an de majo 1938. El ĝiaj membroj estis sekve kreita la III-a bataliono de la limgardista regimento 19. En septembro de 1938 la spaco de la subsektoro Říčky estis okupita de parto de la III-a bataliono (komandanto mjr. pěch. Jan Prágr) de limgardista regimento 19, kiu estis subigita al Lima regiono 35.[1]
Paso de la linio
[redakti | redakti fonton]Al la konstrua firmao estis komisiitaj 10 infanteriaj fuortoj markitaj R-S 82 – R-S 90/II kaj artileria gvatejo R-S 91. Devene la subsektoro estis projektita fare de Pionirara grupa komandantejo III Králíky, sed aldone estis por plirapidigi la laborojn establita memstara PGK en Rokytnice, sub kiu enfalis kvar okcidentaj subsektoroj en Orlica montaro.
La linio komenciĝas de fuorto R-S 82 sude de Anenský vrch, en spaco inter Říčky v Orlických horách kaj Neratov. En la suda direkto ligas la najbara subsektoro 3./X. Hanička. La subsektoro Říčky daŭrigas sur ĉefa montodorso de Orlica montaro al Anenský vrch, ĝi sinkas ĝis montoselo Mezivrší kaj finas sur proksima Komáří vrch, kies nordorientan deklivon defendas lastaj du fuortoj R-S 90/II kaj R-S 90/II kaj sur kies pinto estas lokigita artileria gvatejo R-S 91, la taktika konsisto de artileria fuortaro Hanička. La linio devis daŭrigi plu sur la montodorso kun subsektoro 11./V. (Kunštát). Ĉiuj objektoj de la subsektoro 4./X. Říčky troviĝas proksime de ruĝe
markita Jiráskova cesta kaj plimulto el ili disponas je devenaj blendaj kloŝoj. En memorige protektata objekto R-S 87 "Průsek" estas trafikata muzeo.
Listo de objektoj
[redakti | redakti fonton]Noto: La objektoj estas vicigitaj de oriento al okcidento.
| Foto | Pluaj fotoj |
Markigo | Nomo | Tipo de objekto | Rezistkapablo | Dato de betonado | Enigo de kloŝoj | Lokigo | Notoj |
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| R-S 82 | Poslední | izolita infanteria fuorto | 2 | 11-a–15-a de novembro 1937 | 5-a–8-a de julio 1938 | 50° 12′ 21″ Nordo 16° 30′ 42″ Oriento / 50.205911 °N, 16.511583 °O (mapo) | |||
| R-S 83 | Chata | izolita infanteria fuorto | 2 | 2-a–5-a de novembro 1937 | 3-a de julio 1938 | 50° 12′ 41″ Nordo 16° 30′ 42″ Oriento / 50.211428 °N, 16.511744 °O (mapo) | |||
| R-S 84 | Arnošt | izolita infanteria fuorto | 2 | 20-a–23-a de oktobro 1937 | 30-a de junio 1938 | 50° 12′ 57″ Nordo 16° 30′ 47″ Oriento / 50.215844 °N, 16.513094 °O (mapo) | |||
| R-S 85 | Anna | izolita infanteria fuorto | I | 14-a–19-a de oktobro 1937 | 25-a–27-a de junio 1938 | 50° 12′ 59″ Nordo 16° 30′ 45″ Oriento / 50.2165 °N, 16.512469 °O (mapo) | |||
| R-S 86 | U paseky | izolita infanteria fuorto | 2 | 2-a–5-a de oktobro 1937 | 21-a de junio 1938 | 50° 13′ 12″ Nordo 16° 30′ 24″ Oriento / 50.220061 °N, 16.506733 °O (mapo) | |||
| R-S 87 | Průsek | izolita infanteria fuorto | 2 | 6-a–11-a de aŭgusto 1937 | 18-a de junio 1938 | 50° 13′ 25″ Nordo 16° 30′ 06″ Oriento / 50.223492 °N, 16.501539 °O (mapo) | kultura memorindaĵo, muzeo | ||
| R-S 88 | Mlází | izolita infanteria fuorto | 2 | 26-a–29-a de julio 1937 | 1-a de junio 1938 | 50° 13′ 33″ Nordo 16° 29′ 55″ Oriento / 50.225853 °N, 16.498639 °O (mapo) | |||
| R-S 89 | U silnice | izolita infanteria fuorto | 2 | 16-a–19-a de julio 1937 | 29-a de majo 1938 | 50° 13′ 41″ Nordo 16° 29′ 30″ Oriento / 50.228161 °N, 16.491708 °O (mapo) | |||
| R-S 90/I | Pravý | izolita infanteria fuorto | II | 19-a–24-a de aŭgusto 1937 | 16-a de junio 1938 | 50° 13′ 53″ Nordo 16° 29′ 16″ Oriento / 50.231411 °N, 16.487825 °O (mapo) | |||
| R-S 90/II | Levý | izolita infanteria fuorto | 2 | 5-a–8-a de aŭgusto 1937 | 16-a de majo 1938 | 50° 13′ 57″ Nordo 16° 29′ 12″ Oriento / 50.232394 °N, 16.486717 °O (mapo) | |||
| R-S 91 | Vrchol | izolita artileria gvatejo | III | 18-a–23-a de septembro 1937 | 4-a–10-a de junio 1938 | 50° 13′ 54″ Nordo 16° 29′ 10″ Oriento / 50.231611 °N, 16.485986 °O (mapo) | taktika konsisto de fuortaro Hanička |
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hamák, Bedřich. (2011) Mobilizovaná československá armáda 1938 (30. září 1938). Dvůr Králové nad Labem: Ing. Jan Škoda – Fortprint, p. 100–105. ISBN 978-80-86011-43-1.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stehlík, Eduard; a kol.. (2010) Lexikon těžkých objektů československého opevnění z let 1935–38. Dvůr Králové nad Labem: Ing. Jan Škoda – Fortprint. ISBN 978-80-86011-41-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fortification subsection 4./X. Říčky en Vikimedia Komunejo - R-S 87 Průsek
