R. H. Bruce Lockhart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
R. H. Bruce Lockhart
Persona informo
Robert Hamilton Bruce Lockhart
Naskiĝo 2-an de septembro 1887 (1887-09-02)
en Anstruther
Morto 27-an de februaro 1970 (1970-02-27) (82-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Fettes College vd
Familio
Patro Robert Bruce Lockhart vd
Patrino Florence Stuart Macgregor vd
Gefratoj Rob Lockhart vd
Edz(in)o Jean Haslewood Turner • Frances Mary Beck vd
Infanoj Robin Bruce Lockhart vd
Profesio
Okupo diplomatoĵurnalistoverkisto • spiono • politikisto • futbalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Robert Hamilton Bruce Lockhart, (2-an de septembro 1887 - 27-an de februaro 1970), Bruce Lockhart, estis ĵurnalisto, aŭtoro, sekreta agento, brita diplomato en Moskvo kaj futbalisto.

Lockhart naskiĝis en Anstruther, Fife, Skotlando kiel filo de prepara lerneja majstro.

Post malsukcesa agado en Azio, li estis sendita al Moskvo kiel vic-konsulo. Li futbalis, agadis tie, sed antaŭ la Oktobra revolucio forlasis la landon. Li revenis en januaro de 1918 je peto de ĉefministro Lloyd George kaj Lord Milner por bilanci la germanan influon.

Lockhart celis konvinki la sovetan registaron en marto de 1918 por tralasi la japanan armeon batali kontraŭ la germanoj. Tio malsukcesis.

En 1918, Lockhart kaj la brita agento Sidney Reilly estis grave envolviĝintaj en komploto pri murdatako kontraŭ la bolŝevika gvidanto Lenin. Li estis arestita kaj juĝita je morto. Lian vivon savis ŝanĝo je rusa diplomato Maksim Litvinov.

Li poste verkis pri travivaĵoj en la libro "Memoirs of a British Agent" (1934).

Li poste plu laboris por la brita registaro.