Rajmundo Laval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el R. Laval)
Rajmundo Laval
Persona informo
Aliaj nomoj Valo
Naskiĝo 1-an de januaro 1900 (1900-01-01)
en Alès
Morto 18-an de marto 1996 (1996-03-18) (96-jaraĝa)
en Avignon
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoverkistoilustristo
vdr

Rajmundo Laval, konata pseŭdonime kiel Valo, (Aleso, 1900 - Avignon, la 18-an de marto 1996) estis franca verkisto, tradukisto, desegnisto kaj esperantisto.

Lerninte la lingvon ekde 1912, li estis ano de la kabareta rondo de Raymond Schwartz, kies verkojn kaj revuon La Pirato li ilustris. Li funkciis kiel kasisto de la Pariz-Regiona Federacio de la landa asocio SFPE en la 20-aj jaroj, fondis grupon en Joinville-Champigny (1923) kaj kunfondis E-grupon en Pau (1946). En 1934 li aliĝis al Sennacieca Asocio Tutmonda kaj korespondis kun Lanti.

Post emeritiĝo, li dediĉis sin al tradukado kaj verkado: sekretario de la Literatura Komitato de SAT ekde 1961, kunrevizianto de la lernolibro Cours Rationnel (1973), li aperigis ekde 1975 ĉe la Broŝurservo de SAT 22 titolojn, i.a. verkojn de Lamarck, Paskalo, Han Riner, Kropotkin (kuntraduko), La poemo de Rodano de Frederic Mistral (el la provenca), aŭtobiografion en kvar volumetoj, kaj laste kolekton de studoj kaj artikoloj, Vortoj de Valo (1995). Ĉi tiun eniris i.a. liaj kontribuoj al la revuo Laŭte!, en kiu li havis konstantan rubrikon, Vortoj de maljunulo, de 1982 ĝis sia lasta vivmonato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sepdek Jaroj sub la Verda Stelo, 1980.

Originaloj[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto kaj literaturo
  • Vortoj de Valo

Membiografiaj[redakti | redakti fonton]

  • El la kara infaneco
  • Kontraŭflue
  • Migrante tra metioj
  • Sepdek jaroj sub la verda stelo

Franclingvaj pedagogiaj broŝuroj[redakti | redakti fonton]

  • Les seize règles de l'Espéranto

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Brindilles-Branĉeretoj, 1980 (proksimume).

Rete legeblaj artikoloj[redakti | redakti fonton]