R. Scott Dunbar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

R. Scott DUNBAR estas usona astronomo kaj planedologo, malkovrinto de 8 asteroidoj.

Malkovritaj asteroidoj : 8
3360 Sirinkso 4-a de novembro 1981 kun E. F. Helin
3362 Ĥufuo 30-a de aŭgusto 1984 kun M. A. Barucci
3551 Verenio 12-a de septembro 1983
(6065) 1987 OC 27-a de julio 1987 kun E. F. Helin
6435 Daveross 24-a de februaro 1984
7163 Barenboim 24-a de februaro 1984
(161995) 1983 LB 13-a de junio 1983
1983 LC 1983

En 1981 li komencis sian karieron en United States National Research Council, studante la terrenkontajn asteroidojn. En 1983 li aniĝis al Jet Propulsion Laboratory, kie li malvolvas algoritmojn koncernantajn la mezurado de la oceanaj ventoj per radaraj observoj elde satelitoj "NSCAT", "QuikSCAT", kaj "SeaWinds" k.a.

Li malkovris aŭ kunmalkovris 8 asteroidojn kun Eleanor Francis HelinMaria Antonella Barucci.

En 1980, Dunbar kaj Helin asertis esti malkovrintaj kometon, kiu montriĝis ne ekzisti, estis "fantoma bildo" de la stelo Reĝeto (α Leonis).

La asteroido 3718 Dunbar, malkovrita en 1978 de Eleanor Francis Helin kaj Schelte J. Bus, estis tiel nomita en lia honoro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle R. Scott Dunbar; Biography (Paĝaro de Jet Propulsion Laboratory)