RATP

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maison de la RATP, sidejo de RATP

RATP, (france Régie autonome des transports parisiens, t.e. Aŭtonoma Regio de Parizaj Transportoj), estas publika kompanio kreita de "STIF" (Sindikato de Transportistoj de Francilio) por mastrumi la reton de Metroo de Parizo kaj aliaj urbaj kaj interurbaj transportoj de la franca ĉefurbo kaj ĝia metropola areo (ĉirkaŭurbo), same kiel parton de la linioj de RER (france Réseaux Express Régional, t.e. Reto Ekspresa Regiona).

La kompanio estis kreita en 1949 anstataŭante la antaŭan "CMP" (france Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris, t.e. Kompanio de fervojo Metropolitena de Parizo), por kune mastrumi la publikajn transport-rimedojn subterajn aŭ surterajn, kiuj estis administrataj de privataj entreprenoj. Ĝia statuto estas tiu de "EPIC" (france établissement public à caractère industriel et commercial, t.e. Entrepreno Publika kun karaktero Industria kaj Komerca).

Transport-reto de RATP

La transport-reto ekspluatata de RATP konsistas el:

  • Aŭtobuso: 3403 km da linioj por la tuta regiono Francilio (el kiuj 569 km troviĝas en Parizo),
  • Tramtransporto en Parizo: 3 linioj kun entute 30,2 km,
  • Metroo de Parizo: 16 linioj (inkluzive la aŭtomatan linion 14, nomita antaŭ nelonge "Météor", kaj la du malpli grandajn liniojn 3bis kaj 7bis) kun longeco de 211 km (168 ene de Parizo) kaj 297 haltejoj,
  • RER (RER, Reto Ekspresa Regiona de Francilio): Linio A (krom la parto inter Nanterre-Préfecture kaj Cergy / Poissy), Linio B (krom la parto norde de Gare du Nord) kaj linio D inter Gare du Nord kaj Gare de Lyon. Entute, iom pli ol 115 km.
  • Funikularo de Montmartre, 100 m.
  • Trans-Val-de-Marne (TVM).

Aŭtobus-linioj de Parizo

RATP ekspluatas la liniojn numeritajn de 20 ĝis 96 en Parizo "intra-muros" same kiel liniojn numeritajn de 100 ĝis 690 en la periferio de Parizo, kie la servo estas partigita kun aliaj entreprenoj grupigitaj en "Optile" (france Organisation professionnelle des transports d'Île-de-France, t.e. Organizaĵo profesia de transportoj de Francilio).

Koncerne la parizajn liniojn, ĝia numerado, iniciatita de Lagarrigue, respondas al ia logiko.

La unua numero (deko) korespondas al centra zono:

  • 20 Gare Saint-Lazare
  • 30 Gare de l'Est
  • 40 Gare du Nord
  • 50 Sektoro République
  • 60 Sektoro Gare de Lyon / Gare d'Austerlitz
  • 70 Sektoro Hôtel de Ville / Châtelet
  • 80 Sektoro Luxembourg / Panthéon
  • 90 Gare Montparnasse

La dua numero korespondas al periferia zono:

  • 2 Sudokcidento - Maldekstra bordo de Sejno / Porte d'Auteuil
  • 3 Okcidento - Porte d'Auteuil / Porte de Champerret
  • 4 Nordokcidento - Porte de Champerret / Porte de Montmartre
  • 5 Nordo kaj nordoriento - Porte de Montmartre / Porte de Pantin
  • 6 Oriento - Porte de Pantin / Dekstra bordo de Sejno
  • 7 Sudoriento - Maldekstra bordo de Sejno / Porte de Gentilly
  • 8 Sudo - Porte de Gentilly - Porte de Versailles
  • 9 Sudokcidento - Porte de Versailles - Maldekstra bordo de Sejno

Tamen, ĉiufoje estas pli da esceptoj al tiu regulo inter la aŭtobusoj de Parizo ĉar la trairoj de la linioj variis laŭlonge de la jaroj (ekzemple la linioj 24, 29, 53, 66 kaj 89)

Krome oni renkontas aliajn specialajn liniojn: la linioj PC1, PC2 kaj PC3, kiuj konsistigas (kun la nova linio T3a de tramvojo) la tri arkojn de ĉikaŭiranta linio kiu trairas la paralelajn bulvardojn al ekstera bulvardo aŭ periferia aŭtovojo de Parizo. Krome ĝi posedas la linion Balabus (kiu funkcias nur de aprilo al septembro), la Montmartrobus kaj aliajn liniojn kiuj limigas sian trairon al kvartalo.

Tra ĉiuj tiuj transport-rimedoj, RATP faris en 2002 totalon de 2666,3 milionoj da vojaĝoj, distribuitaj inter

  • Metroo: 1283,3 milionoj da vojaĝoj (48%),
  • Aŭtobuso: 915,9 milionoj da vojaĝoj (34%),
  • Linioj A kaj B de RER: 410 milionoj da vojaĝoj (15%),
  • Tramvojo: 52,2 milionoj da vojaĝoj (2%)

En 2006, la totalo de vojaĝoj kreskis al 2865 milionoj, supozante kreskon de 1,9% kompare kun 2005.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj