Raúl Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raúl Castro
Raúl Castro Ruz en México, 2015 (cropped).jpg
Persona informo
Raúl Modesto Castro Ruz
Naskiĝo 3-an de junio 1931 (1931-06-03) (91-jara)
en Birán, Oriente Province, Flag of Cuba (sky blue).svg Respubliko Kubo (1902–59)
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Kubo [#]
Alma mater Belen Jesuit Preparatory School [#]
Partio Kuba Komunisma Partio [#]
Subskribo Raúl Castro
Familio
Patro Ángel Castro y Argiz [#]
Patrino Lina Ruz González [#]
Gefratoj Juanita Castro • Ramón Castro Ruz • Fidel Castro • Lidia Castro Argota [#]
Edz(in)o Vilma Espín [#]
Infanoj Mariela Castro Espín • Alejandro Castro Espín [#]
Profesio
Okupo politikistomilitisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Raúl CASTRO RUZ (naskita la 3-an de junio de 1931) estas la dua prezidento de Kubo. Li estas frato de Fidel Castro kaj eksa vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj ministro de la armitaj fortoj de 1959.

Raúl partoprenis la revoluciajn eventojn dekomence kun sia frato. Interalie, li estis enprizonigito pro la atako al la fortejo Moncada kaj en 1956 li estis unu el la navigantoj en la ŝipo Granma, kiu portis la unuan grupon de revoluciuloj en la insulon. Li partoprenis la kampanjon de Sierra Maestra kaj gvidis unu el la grupoj, kiuj venkis la reĝimon de Batista en 1959.

Li estis konsiderata la numero 2 de Kubo, kaj la reprezentanto de ĝiaj plej duraj defendantoj. Je la 24-a de februaro 2008 la Ŝtata Konsilio elektis lin kiel posteulon de Fidel Castro.