Rakio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raĥio)
La malhela rakio de plumo de natura meleagro.

Rakio el la latina Rachis estas termino de biologio por la ĉefa akso de organismo.

En zoologio[redakti | redakti fonton]

Ĉe vertebruloj rakio povas referenci al serio de artikulitaj vertebroj, kiuj formas la tuton de la mjelo. Tiukaze la rakio kutime formas la eltenan akson de la korpo kaj tiam estas nomata vertebraro. Rakio povas celi ankaŭ la centran akson de la plumoj de birdoj.

En botaniko[redakti | redakti fonton]

Rakio estas la ĉefa ripo de malsimpla, plumforma folio, interalie ĉe filikoj sed oni uzas tiun terminon ankaŭ ĉe florplantoj.