Raŝajdaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raŝajdaoj
etnotribo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Raŝajdaaj infanoj en Eritreo

La raŝajdaoj estas nomada etno, kiu vivas en Eritreo kaj eksetlis en la marborda strio de la egipta Al Shalaten tra la Gebel-Elba Nacia Parko ĝis Sudano. Iliaj prapatroj en la 19-a jarcento enmigris de la Araba Duoninsulo. Ili parolas la araban kaj estas muslimoj.

La virinoj laŭ la kutimo jam de la kvina vivojaro kovras sian vizaĝon per hiĝabo (vualo). La raŝajdaoj dividas la vivon je fazoj, kiuj videbliĝas per ŝanĝaj vestaĵoj kaj por viroj kaj por virinoj. Knabinoj ekde la kvina jaraĝo vestiĝas per garguŝ, nigra, foje ankaŭ kolora tuko kovranta kapon, ŝultrojn kaj aldone la vizaĝon sub la okuloj. Ju pli la knabinoj maturiĝas, des pli da vestaĵopartoj aldoniĝas kaj des pli longiĝas la vizaĝvualo. La sekva vivetapo simboliĝas per la mungab, la virgvualo, kiu ankaŭ kovras la bruston. Virinoj en edziniĝkapabla aĝo portas thaub, kiu etendiĝas ĝis la maleolo. Knaboj unue surhavas ĉapon, sur kiun poste oni metas turbanon. (Teksteltiraĵo el: [1])

La raŝajdaoj en Sudano estas implikitaj en la konflikton en Orientsudano.