Raŭmismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Raŭmismo estas ideologio fontinta el la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu kritikis la celojn de la tradicia Esperanto-movado kaj difinis la esperantistaron "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato".

La kritiko de la "praceloj" en la Manifesto asertas i. a., ke "la oficialigo de Esperanto estas nek verŝajna nek esenca dum la 80-aj jaroj" kaj ke "la faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek zorgo de la esperantistoj".

Laŭ priskribo sur retpaĝo de la Esperanta Civito la raŭmismo "aplikas al Esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo"[1]. Kontraste al 'finvenkistoj' la 'raŭmistoj' ne nur dubas ke la 'finvenkisma revo' realiĝos, sed vidas en Esperanto ne nur simplan komunikilon, sed perilon por arto kaj kulturo, samkiel identigilon[2] de nova transnacia komunumo[3], perceptata kvazaŭ diaspora lingva malplimulto al kiu iu aliĝas laŭ tute libera elekto[4], kio proksimigas al popolo (ne kiel ethnos, sed jam kiel demos) en kiu eblas trovi ĉiun filozofian aŭ politikan tendencon[5].

TEJO komprenas sian agadon pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo[6]. Se oni kredas ke Esperanto povos kaj devos fariĝi ĉies dua lingvo, disvastigo de Esperanto iĝas la plej grava afero, sed plena finvenkismo ja ne malebligas ke oni povas partopreni la komunumon en la nuntempo kaj havi avantaĝojn de ties servoj[7].Se oni ne kredas ke Esperanto povos esti io plia ol malgranda malplimulta lingvo, la disvastigo de la lingvo direktiĝas al la bezonoj de tiu minoritata komunumo: kiel oni zorgu ke ĝi ne malaperu, aŭ ĝis kioma grado ĝi kresku aŭ povas kreski[7].

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie raŭmismo estas precipe praktikata de la opinimovado ĉirkaŭ "Literatura Foiro", sur kies paĝoj ĝi estas multe diskutita kaj evoluigita. Fakte el tiu opinimovado fontis la Pakto por la Esperanta Civito en aŭgusto 1998, kvankam unu kunverkinto de la Manifesto (Jouko Lindstedt, eksredakciano de "Literatura Foiro") trovas la Pakton kontraŭa al la manifesta spirito. Aliaj gravaj dokumentoj por kompreni raŭmismon estas: la kulturpolitikaj raportoj de LF-koop, la studmaterialo de la simpozio pri "Strategiaj demandoj de la Esperanto-komunumo" apud Varsovio 1984, la Konkludoj de Segedo 1988[mankas fonto].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La liturgio de l' foiro (kun suplemento)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pri la strategio de la Esperanto-movado:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raŭmismo
  2. Noto : tiu de la grupa identeco kies ligo estas la fido je la valoroj de egaleco alportitaj de la internacia lingvo Esperanto.
  3. (germana) Civitas Esperantica, destobesser.com, la 16-an de oktobro 2016, alirite la 24-an de septembro 2018.
  4. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Esperanto 125", p. 3, Heroldo de Esperanto, nro 7 (2286), julio 2018.
  5. (eo) Raŭmistojn ne surprizas rasismo ene de UEA, HeKo n-ro 758 7-A, la 25-an de marto 2021.
  6. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Esperanto 125", p. 4, Heroldo de Esperanto, nro 7 (2286), julio 2018.
  7. 7,0 7,1 (eo) Christer Loernemark (la 30-an de majo 1999), Vizaĝlibro, Heroldo de Esperanto, n-ro 2311, aŭgusto 2020.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.