Raŭpo
Aspekto

Raŭpo estas larvo de la papilioj kaj de kelkaj aliaj flugilaj insektoj kun multaj piedoj kaj fortaj haroj kelkfoje. Dum sia evoluo la lasta stadio de raŭpo estas la pupo antaŭ iĝi imagino.
La plej multaj specioj de raŭpoj estas herbovoruloj, sed ne ĉiuj; iuj (ĉirkaŭ 1%) estas insektomanĝuloj, eĉ kanibaloj. Iuj nutras sin de aliaj bestaj produktoj; ekzemple, vesto-tineoj nutras sin per lanoj, kaj korn-tineoj nutras sin per la hufoj kaj kornoj de mortaj hufuloj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Doratifera vulnerans
-
Xylena exsoleta
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Manifesto de raŭpo de Jorge Camacho en BA21. Mallonga amuza parodio de raŭmismo al raŭpismo, kun aludoj al metamorfozoj de insektoj.