Rabštejnská Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rabštejnská Lhota
municipo
Vido al Rabštejnská Lhota de Rabštejn
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rabštejnská Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Memorindaĵo Rabštejnek burgo
Situo Rabštejnská Lhota
 - koordinatoj 49° 54′ 47″ N 15° 45′ 55″ O / 49.91306 °N, 15.76528 °O / 49.91306; 15.76528 (mapo)
Areo 7,1 km² (710 ha)
Loĝantaro 854 (2023)
Denseco 120,28 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 537 01 ĝis 538 21
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 556882
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rabštejnská Lhota
Retpaĝo: rabstejnskalhota
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Rabštejnská Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda rando de montareto Železné hory, 5 km sude de urbo Chrudim, kaj 4 km okcidente de urbo Slatiňany, ĉe ŝoseo n-ro 340 inter Chrudim kaj Seč. Vivas ĉi tie 854 loĝantoj (2023). Sudoriente de la vilaĝo troviĝas unika teritorio, protektata natura memoraĵo "Na Skalách" kaj en arbaro proksime de vilaĝa parto Rabštejn troviĝas ruinoj de la burgeto kun la sama nomo Rabštejn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mladoňovice, Stolany, Chrudim, Sobětuchy, Slatiňany, Liboměřice kaj Licibořice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869434
1880453
1890513
1900561
1910593
1921561
JaroLoĝantoj
1930612
1950551
1961544
1970515
1980504
1991560
JaroLoĝantoj
2001595
2014743
2016777
2017771
2018783
2019800
JaroLoĝantoj
2020820
2021831
2022838
2023854

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rabštejnská Lhota[redakti | redakti fonton]

En centro de Rabštejnská Lhota estas herbokovrita vilaĝplaco kun popola kampanileto kaj monumento omaĝe viktimoj de la unua mondmilito. En la vilaĝo estas bonkvalitaj tenisludejoj kaj natura naĝejo.

Protektata teritorio[redakti | redakti fonton]

Oriente de la vilaĝo estas limo de protektata pejzaĝa regiono Železné hory kaj geologia naturmemoraĵo Na Skalách (Sur Rokoj) aŭ nove nomata Mořské pobřeží (Marbordo). Estas ĉi tie konservita manifestiĝo de mezozoika mara transgresio. Sur paleozoikaj kvarcitoj ĉi tie eksidas kretaceaj cenomanaj sabloŝtonoj. Interfaco de tiuj ĉi geologiaj eraoj, efektive inter si foraj ĉirkaŭ 200 milionoj da jaroj, estas ĉi tie tre akra. Kvarcitaj rulŝtonoj estas ŝlifitaj per ondoj de cenomana maro, kies bordo ĉi tie estis.

Burgeto[redakti | redakti fonton]

La malgranda burgo estis fondita en la 14-a jarcento sur rokaĵo super Markovický-rivereto. Longe ĝin posedis senjoroj el Orel, sed en la 16-a jarcento la burgeto estis neloĝata. El forta ĉirkaŭmuro preskaŭ ovoforma estas konservita ĉefe la okcidenta parto kaj romantika palaco kun restaĵoj de sgrafitoj. Estas ankaŭ videblaj altaj restaĵoj el duoncirkla bastiono kaj parto el muro de kvadrata turo. Sub ruinoj de burgeto estas ravino de Rabŝtejn kun kvarcitaj roketoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

El Slatiňany ni povas iri al Rabštejn laŭ verde signita turisma pado, kiu plu gvidas al Heřmanův Městec. De Kočičí hrádek, porinfana maketo de romantika burgo, ni povas alternative iri laŭ bluaj signoj kaj viziti naturmemorejon Na Skalách. De la stacidomo en Chrudim ni povas iri al Rabštejn laŭ ruĝaj signoj. Tra Rabštejnská Lhota kaj Rabštejn gvidas kelkaj biciklismaj traceoj el Chrudim kaj el Slatiňany.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]