Rabado de Romo (410)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Rabado de Romo la 24-an de Aŭgusto de la jaro 410 estis farita de Visigotoj estritaj de ilia reĝo, Alariko. En tiu epoko, Romo estis ne plu la ĉefurbo de la Okcidenta Romia Imperio, ĉar estis anstataŭita tiupostene unue de Mediolanum en 286 kaj poste de Raveno en 402. Tamen, la urbo Romo retenis elstaran pozicion kiel "la eterna urbo" kaj spirita centro de la Imperio. Tiu estis la unua fojo en preskaŭ 800 jaroj en kiu Romo falis al eksterlanda malamiko, kaj la rabado estis grava frapo al tiutempuloj, ĉu amikoj ĉu rivaloj de la Imperlo.

La rabado de 410 estas konsiderita grava mejloŝtono en la falo de la Okcidenta Romia Imperio. Sankta Hieronimo, loĝanta en Bet-Leĥem tiam, verkis: "la urbo, kiu estis konkerinta la tutan mondon, estis siavice konkerita."[1]

La armeo de visigotoj estis komponita plej verŝajn de 40 000 militistoj, sekvitaj de civiluloj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sankta Hieronimo, Letero CXXVII. To Principia, s:Nicene and Post-Nicene Fathers: Series II/Volume VI/The Letters of St. Jerome/Letter 127 paragrafo 12.
  2. Peter Heather, The Fall of the Roman Empire: A New History of Rome and the Barbarians (Oxford University Press, 2006), p. 224.