Rabato (ekonomiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rabato signifas monan avantaĝon, malpliigon de prezo, konsentita al aĉetanto.

Laŭ IKEV Rabato estas prezredukto konsentata al revendantoj de varoj kiujn ili vendas kontraŭ prezoj fiksitaj de la produktisto aŭ la pograndisto. Ĝi povas esti konsentata ankaŭ ĉe aĉeto de grandakvanto en unu fojo kaj kelklande pro pliaj kaŭzoj.[1]Rabato estas merkatilo, kiu estas uzata por altiri klientojn kaj instigi ilin aĉeti varojn.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 368, numero 2602, kapvorto trade discout; quantity rebate
  2. Rabato kaj ĝia signifo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.