Rachel Corrie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rachel Corrie
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1978 (1978-04-10)
en Olympia, Vaŝingtonio
Morto 16-an de marto 2003 (2003-03-16) (24-jaraĝa)
en Rafah, Gazaa Sektoro
Mortokialo crush injury
Lingvoj angla
Loĝloko Olympia
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ŝtata Kolegio Evergreen • Capital High School
Okupo
Okupo taglibristo • biografo • pacaktivisto • verkisto • homrajta aktivulo
vdr

Rachel Corrie (10-an de aprilo 1979 - 16-an de marto 2003) estis usona aktivulino[1], membro de la senperforta organizaĵo International Solidarity Movement (ISM). Kiel aktivulino, ŝi vojaĝis en la Gaza-strio dum la dua Intifado de Al-Aqsa.

23-jara universitata studentino en Olympia, en la ŝtato de Vaŝingtonio, en januaro 2003 Rachel Corrie ekforiras al la okupaciataj teritorioj kaj Israelo. Ŝi eniras en la areon regatan de la israela armeo kaj ŝi estos surveturita la 16-an de marto 2003 de skrapmaŝino Caterpillar D9 el la israela armeo[2] en Rafah, Gaza-strio dum ŝi provis, kun aliaj aktivuloj el sia organizaĵo, pace haltigi la malkonstruadon de domo apartenanta al palestina kuracisto.

Laŭ la israela armeo, la malkonstruado celis trovi eblajn tunelojn uzatajn por transporti armilojn el Egiptio.

Cirkonstancoj de la morto de Rachel[redakti | redakti fonton]

Memore al Rachel Corrie, antaŭ la ambasadorejo de Israelo en Washington, DC, 18-an de marto 2003.

Aktivuloj de ISM, surloke ĉeestantaj dum la okazaĵo, asertas, ke la kondukisto de la skrapmaŝino memdecide mortigis Rachel, surveturante ŝin dufoje per sia maŝino. Tio estas kontestata de la israela armeo. Laŭ ties proparolanto, la kondukisto de la skrapmaŝino ne vidis ŝin ĉar laŭ li, ŝi estis en nevidebla loko. La BBC realigis dokumentan filmon titolitan When killing is easy (kiam mortigi estas facile)[3] kiu plifortigas la version, laŭ kiu Rachel Corrie estis memdecide mortigita de la israela armeo.

"My Name Is Rachel Corrie" omaĝo al Rachel Corrie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) http://www.guardian.co.uk/world/2003/mar/18/usa.israel (titolo : Rachel's war)
  2. (angle) http://www.realnews247.com/bbc_rachel_corrie_report.htm (titolo : BBC documentary proves Israeli army murdered Rachel Corrie)
  3. http://www.bbcactive.com/AsiaPacific/australia/catalogue/productdetail.asp?productcode=21455[rompita ligilo] When Killing is Easy