Saltu al enhavo

Rachel de Queiroz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rachel de Queiroz
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1910 (1910-11-17)
en Fortalezo
Morto 4-an de novembro 2003 (2003-11-04) (92-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacia Renoviga Alianco Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Rachel de Queiroz
Memorigilo Rachel de Queiroz
Familio
Patro Daniel de Queiroz Lima (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • romanisto • verkisto • dramaturgo • tradukisto • politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj O Quinze ❦
Memorial de Maria Moura ❦
As Três Marias ❦
Brandão entre o Mar e o Amor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r
Rachel de Queiroz en la Academia Brasileira de Letras, 1977.
Statuo de Rachel de Queiroz en Fortalezo, ĉefurbo de Cearao

Rachel de QUEIROZ [ʁaˈkɛw d(ʒ)i ˈkejˈɾɔs] (naskiĝis la 17-an de novembro 1910 en Fortalezo, Brazilo; mortis la 4-an de novembro 2003 en Rio-de-Ĵanejro) estis brazila verkistino.[1] Ŝi reprezentis la realisman skolon en la brazila literaturo.

Eminenta aŭtoro de socia fikcio el Nordorienta Brazilo, ŝi estis la unua virino akceptita en la Brazilan Akademion de Beletrologio. En 1993, ŝi fariĝis la unua virino kiu ricevis la Premion Camões, konsiderata la Nobel-premion por la portugala lingvo. Ŝi estas konsiderata de multaj kiel la plej granda verkistino de Brazilo.

En 1915, ŝi kaj ŝia familio fuĝis el la sekecaj regionoj de nordorienta Brazilo al Rio-de-Ĵanejro, sed ŝi revenis al sia hejmŝtato Cearáo por studi. En 1927, ŝi komencis labori kiel ĵurnalistino kaj en 1930 publikigis sian unuan romanon, O Quinze ("Jaro 15"), en kiu ŝi prilaboris sian sperton pri la sekeco.[2] En 1939, ŝi revenis al Rio, kie ŝi aliĝis al la Brazila Komunista Partio (PCB). Ŝi ankaŭ verkis por multaj gazetoj kaj revuoj, inkluzive de O Cruzeiro.[3]

En 1954, ŝi ricevis la Premio Saci pro sia laboro en la filmo Luz Apagada.

Aldone al siaj rakontaj verkoj, Queiroz publikigis plurajn teatraĵojn kaj multajn eseokolektojn.

En 1964 ŝi fariĝis la reprezentantino de Brazilo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kaj en 1977 ŝi fariĝis la unua verkistino membro de la Brazila Beletristika Akademio.

Ŝi gajnis la Premion Camões (1993) kaj la Premion Jabuti.

La militbazo de brazilaj maristoj en la pacmisio de UN en Haitio (MINUSTAH) portas ŝian nomon.[4]

  • (1930) O Quinze
  • (1932) João Miguel
  • (1937) O caminho das pedras
  • (1939) As três Marias
  • (1950) O galo de ouro
  • (1975) Dora Doralina
  • (1992) Memorial de Maria Moura
  • (1953) Lampião
  • (1958) A Beata Maria do Egito
  • (1963) O brasileiro perplexo
  • (1967) O caçador de tatu
  • (1976) As menininhas e outras crônicas
  • (1998) Tantos anos (kunaŭtorite kun ŝia fratino, Maria Luíza)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]