Rachele Mussolini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Donna Rachele Mussolini (11-an de aprilo 1890 – 30-an de oktobro 1979) estis amatino, edzino, kaj vidvino de itala diktatoro Benito Mussolini.

Biografio

Rachele Mussolini naskiĝis kiel Rachele Guidi en Predappio, Romagna, Itala Reĝlando (Regno d'Italia). Ŝiaj gepatroj estis kamparanoj Agostino Guidi kaj lia edzino Anna Lombardi.

En 1910, Rachele Guidi renkontiĝis kun Benito Mussolini en urbo Forlí. En 1914, Mussolini geedziĝis kun sia unua edzino Ida Dalser. La 17-an de decembro 1915, Rachele Guidi kaj Benito Mussolini geedziĝis laŭ civila ceremonio en Treviglio, Lombardio. En 1925, ili renovigis siajn pledojn laŭ religia ceremonio (post enpotenciĝo de Mussolini).

Rachele Mussolini naskis 5 infanojn, neatentis diversajn amatinojn de Mussolini. Rachele kaj Benito Mussolini havis du filinojn, Edda (1910–1995) kaj Anna Maria (1929–1968), kaj tri filojn Vittorio (1916–1997), Bruno (1918–1941), kaj Romano (1927–2006).

Dum regado de la Nacia Faŝista Partio de Mussolini, Rachele Mussolini estis prezentita kiel modelo por la faŝisma edzino kaj patrino. Ŝi restis lojala al Mussolini ĝis ties morto. Do, la 28-an de aprilo 1945, ŝi ne estis kun Mussolini, kiam kaptis kaj ekzekutis lin kaj lian amatinon Claretta Petacci la italaj partizanoj. Rachele Mussolini forlasis Italion post la dua mondmilito, sed italaj partizanoj kaptis ŝin en 1945 en Svislando. Ŝi estis transdonita al la usona armeo kaj estis liberigita post kelkaj monatoj.

En sia posta vivo, Rachele Mussolini funkciigis restoracion. Ŝi ricevis pension de la Itala Respubliko (Repubblica Italiana) ĝis sia morto. Post morto de ŝia edzo, ŝi petis ties kadavron por privata entombigo.