Radelfingen BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Radelfingen BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Radelfingen.

Radelfingen
Blazono de Radelfingen
Blazono de Radelfingen
Blazono de Radelfingen
Vilaĝeniro de Radelfingen
Vilaĝeniro de Radelfingen
Vilaĝeniro de Radelfingen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 1′ 25″ N 7° 16′ 25″ O / 47.02361 °N, 7.27361 °O / 47.02361; 7.27361 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 25″ N 7° 16′ 25″ O / 47.02361 °N, 7.27361 °O / 47.02361; 7.27361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1179
Areo 14,74 km²
Alteco 50 m super marnivelo
Poŝtkodo 3036
Komunumkodo 0309
Mapo de Radelfingen
Mapo de Radelfingen
Mapo de Radelfingen
vdr


Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Radelfingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1179 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Radelfingen situas en la sudo de la Berna Lagolando, du kilometrojn sude de Bielo kaj okcidente de la federacia urbo Berno. La okcidentan kaj sudan limon de la komunumo formas la rivero Aro, kiu en granda kurbo ĉirkaŭfluas la komunumuan teritorion kaj en okcidento formas la Baraĵlagon de Niederried. En sudokcidento al Aro alfluas la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Radelfingen, Landerswil, Detligen (la ĉefloko de la komunumo, kie troviĝas la sidejo de la komunuma adminitracio), Jucher, Obermatt, Ostermanigen, Oltigen, Oberruntigen kaj Matzwil.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 14,74 km², de kiuj 31,4% estas kovritaj de arbaro, 57,7% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Radelfingen limas en nordo al Aarberg, en oriento al Seedorf, en sudoriento al Wohlen ĉe Berno, en sudo al Mühleberg, en sudokcidento al Golaten, en okcidento al Niederried ĉe Kallnach, kaj en nordokcidento al Bargen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 235 de Berno al Aarberg. La plej proksima alveturejo al al svisa aŭtovojo A6 situas 5 kilometrojn norde apud Aarberg kaj al la svisa aŭtovojo A1 sude en Mühleberg. Per buslinio de Aarberg al la ĉefa stacidomo de Berno la komunumo estas konektita al la publika tranportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Radelfingen datiĝas el la jaro 894 kiel Ratolingun. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj romiaj moneroj, restaĵoj de fundamentoj de romiaj konstruaĵoj kaj romia akvokondukulo. La Senjorujo Oltigen de la Grafoj de Kiburgo kaj la Grafojn de Thierstein dum mezepoko posedis bienojn en Radelfingen. La malalta jurisdikcio apartenis al la lokaj senjoroj de Schüpfen kaj de Bubenberg, de kiuj ĝin akiris la Monaĥejo Frienisberg, kiu ĝin koncedis en la jaro 1502 al la urba ŝtato Berno. En la jaro 1868 Radelfingen koncedis la vilaĝojn Niederruntigen kaj Buttenried, kiuj situas sude de Aro, al la komunumo Mühleberg. En la jaro 1956 la iamaj vilaĝaj municipoj estis malfonditaj kaj la tuta administracio centrigita en Detligen, kiu fariĝis la ĉefloko de la komunumo.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa vidindaĵo en la komunumo estas la reformita preĝejo en Radelfingen. Ĝia unua mencio datiĝas el la jaro 1131. La riĉaj mezepokaj freskoj eventuale estis faritaj de la episkopsenjoro de Konstanco kaj paroĥarestro de Soloturno Hartmann de Bubenberg. Oni supuozas, ke la preĝejo staras sur restaĵoj de romiaj konstruaĵoj.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]