Radioaktiveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radiaktiveco estas la elsendo de subatomaj partikloj el atomkernoj.

Ĝi estas natura fenomeno, kiu spontanee okazas al kelkaj nuklidoj, nomataj radiaktivaj. La procezo ĝenerale ŝuldiĝas al la strukturo de la atomkerno, kiu povas havi eksceson de unu el la eroj (protonojneŭtronoj) kiuj ĝin konsistigas.

La elsenditaj materialoj estas nomataj joniga radiado, kaj estas ĉefe de tri tipoj:

  • Alfa-radiado: nukleoj de heliumo-4, elsenditaj nur de tre pezaj kernoj.
  • Beta-radiado: elsendado de elektronoj je granda rapideco. Tio okazas ĝenerale ĉe kernoj kun eksceso de neŭtronoj, kiam unu el tiuj ĉi konvertiĝas en protonojn. Alia speco de beta-radiado estas la pozitiva beta-radiado, kiu konsistas en la elsendo de pozitronoj ĉe la konvertado de protonoj en neŭtronojn.
  • Gama-radiado: elsendo de elektromagneta radiado (fotonoj), akompanate al la elsendo de partikloj.

La rezultanta nukleo estas malsimila al la origina, kaj siavice povas esti ankaŭ radiaktiva, en kies kazo produktiĝas nova radiaktiva ĉeno.

Ekzemploj de radiaktivaj nuklidoj

Fizika unuo

Radiaktiveco estas ankaŭ la nomo de fizika unuo, kiu mezuras la kvanton de radiaktiva materialo. Ĝi estas indikita per la nombro de malintegriĝoj en la unuo de tempo.

La SI unuo de radiaktiveco estas la bekerelo.

Vidu ankaŭ