Radio (komunikilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacio kaj turo de radielsendejo, oni vidas du parabolajn antenojn de satelitaj ligoj.
Alia turo de radiotransmitado.

Radio (komprenita kiel radiofonio aŭ radiodisvastigo, terminoj ne precize sinonimaj) estas komunikilo bazata sur la sendo de aŭdosignaloj pere de radiondoj, sed la termino estas uzata ankaŭ por aliaj formoj de aŭdelsendo distance kiaj radio per Interreto.

Historio

Malfacilas atribui la inventon de la radio al unika persono. En diversaj landoj oni agnoskas ties respondecon je loka nivelo: Aleksandr Stepanoviĉ Popov faris siajn unuajn pruvojn en Sankta Peterburgo, Rusio; Nikola Tesla en Sankta Luiso, Misurio; Guglielmo Marconi en Britio aŭ la komandanto Julio Cervera en Hispanio.

En 1873 la skota fizikisto James Clerk Maxwell formulis la teorion de la elektromagnetaj ondoj, kiuj estas la bazo de la radio. En 1888 la germana fizikisto Heinrich Hertz malkovris la radiondojn. En 1894 Nikola Tesla faris sian unuan demonstron en publiko de radielsendo, kaj preskaŭ samtempe, en 1895, la itala Guglielmo Marconi konstruis la unuan sistemon de radio, kaj en 1901 sukcesis sendi signalojn al la mala bordo de la Atlantiko. La hispana Julio Cervera Baviera, kiu laboris tri monatojn en 1898 en la privata laboratorio de Marconi estas, laŭ priserĉado realigita de profesoro de la Universitato de Navaro, la inventisto de la radio; Marconi inventis antaŭ Cervera la telegrafion senkablan, sed li ne laboris en radio ĝis 1913, dum Cervera estis kiu solvis la problemojn de la telefonio senkabla, kion oni konas nun kiel radio, kiam li transmitis la homan voĉon -kaj ne signaloj- senkable inter Alikanto kaj Ibizo en 1902, kaj eĉregistris la patenton en kvar landoj: nome Hispanio, Anglio, Germanio kaj Belgio.[1]

La unuaj dissendoj por regula distro komencis en 1920 en Argentino.[2] La unua regula kaj informa dissendejo estas konsiderata de multaj aŭtoroj la stacio 8MK (nune WWJ) de Detroit (Usono) apartenanta al la ĵurnalo The Detroit News kiu ekfunkciis la 20an de aŭgusto de 1920, kvankam multaj aŭtoroj opinias, ke estas la KDKA de Picburgo kiu ekelsendis novembre de 1920, ĉar ĝi akiris komercan permesilon antaŭ tiu alia.

En la 1920-aj jaroj la amplifo per elektrona valvo revoluciis tiom la radioricevilojn kiom la radiosendilojn.

En 1933 Edwin Armstrong priskribis sistemon de radio de alta kvalito, malpli suferanta de la radielektrikaj parazitoj ol la AM, uzante la frekvencan moduladon (FM). Fine de tiu jardeko tiu proceso stabliĝis kiel komerca sistemo, kiam muntis proprakoste Armstrong elsendejon per tiu sistemo.

En 1943 la Usona Ĉefkortumo permesis al Tesla la inventorajtojn de la radio post kiam li plendis pro plagiato de liaj patentoj.

En la 1950-aj jaroj la teknologio de radiofonio spertis grandan nombron de plibonigoj kiuj kondukis al la generaligo de la uzado de la transistoroj.

En 1957, la firmao Regency enkondukis la unuan kaptilon transistorigitan, sufiĉe malgrandan por esti portata en poŝo kaj funkciata per malgranda akumulatoro. Estis fidinda ĉar ne varmiĝis pro manko de tuboj. Dum la venontaj dudek jaroj la transistoroj anstataŭigis la tubojn prekaŭ komplete, escepte por tre altaj potencoj aŭ frekvencoj.

Inter la 1960-aj jaroj kaj la 1980-aj la radio eniras en epokon de deklivo pro la konkurenco de la televido kaj la fakto ke la radielsendejoj ĉesis elsendi en kurta ondo (tutmonda atingo) per VHF (kiu havas atingopovon nur de kelkaj centoj de kilometroj).

En la 1990-aj jaroj la novaj digitaj teknologioj ekaplikiĝis al la mondo de la radio. Pliboniĝis la kvalito de la sono kaj fariĝas pruvoj per radio satelita (nomta ankaŭ HD), tiu teknologio permesas la renaskiĝon de la intereso por la radio.

Notoj

  1. Vidu «El español Julio Cervera Baviera, y no Marconi, fue quien inventó la radio, según el profesor Ángel Faus», en la retejo de la Universitato de Navaro; ankaŭ El Mundo, «El español que inventó la radio», 30 de oktobro de 2005
  2. Las mil y una curiosidades de Buenos Aires, Diego M. Zigiotto, Grupo Norma, ISBN 978-987-545-483-5, jaro 2008.