Radio F.R.E.I.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Radio FREI)
Radio F.R.E.I.
Ŝildo ĉe la enirejo en la Gotardo-strato.
Ŝildo ĉe la enirejo en la Gotardo-strato.
radiostacio
Geografia situo 50° 58′ 48″ N, 11° 1′ 55″ O (mapo)50.98006911.032025Koordinatoj: 50° 58′ 48″ N, 11° 1′ 55″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Radio F.R.E.I. (Germanio)
Radio F.R.E.I. (Germanio)
DEC
Radio F.R.E.I.
Radio F.R.E.I.
Map
Radio F.R.E.I.
Lingvoj

germana lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la radistacio en la Gotthardt-strato.

Radio F.R.E.I. (mallongigo por: Freier Rundfunk Erfurt International / Libera Radio Erfurta Internacia) estas sendependa radio en Erfurto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi establiĝis en somero 1990, fare de aktivuloj de la erfurta movado por civitanaj rajtoj kiel la unua libera radio en Turingio kaj unu el la unuaj liberaj radioj en GDR.

La unua publika elsendo efektiviĝis la 6-an de oktobro 1990 ses horojn rekte el Interclub (hodiaŭ Konsilantargimnazio). Pro la manko de leĝaj permesoj, tiam oni konsideris tiun radistacion pirata stacio. Dum ses monatoj unufoje po semajno la pioniroj de libera radio sukcese estis elsendantaj, antaŭ ol policistoj sturme prenis la disaŭdigejon[1]. Tiam ekis la multjara ekzisto de la radio sub formo gazeta: la F.R.E.I.Brief (germane por 'atesto de liberigo'; vortludo) propagandis la ideon de loka radiprogramo partoprenenda de ĉiuj interesiĝantoj.

La 29-an de majo 1999, finfine, Radio F.R.E.I. akiris sian elsendlicencon fare de la ŝtataj kontrolinstancoj. La unua studio troviĝis en la iama Alternativa Junularcentro, baldaŭ oni translokiĝis al Magdeburga Avenuo nr. 116. Ekde 2001 la adreso estas Gotardo-strato 21, tre proksime al la Urba arkivejo. Ofta gasto enradia estas ekz. la eksa ĉefredaktisto de grava turingia gazeto Sergej Lochthofen.

Hodiaŭ estas disradiata ĉiusemajne 74-hora programo antene sur la frekvenco 96.2 MHz, per kablo sur 107.9 MHz en Erfurto kiel ankaŭ en la urboj Arnstadt, Gotha kaj Sömmerda, krome memkompreneble per interreto.

Hodiaŭa strukturo[redakti | redakti fonton]

La radiostacio estas membro en la Bundesverband Freier Radios (Federacia asocio de liberaj radioj). Estante nekomercorientita radio, ĝi rezignas pri reklamado kaj konas liberan aliron laŭ redakcia statuto. La kompleta programo realiĝas honorofice.

Krom la elsendado, la radistacio plenumas ankaŭ multajn projektojn politikajn socialajn kulturajn. Ĝi ebligas seminariojn, trejnadon, konferencojn kaj diversajn aranĝojn. Per projektaj ofertoj ebliĝis ekz. interreligia dialogo en Erfurto inter kristanoj, judoj kaj muzulmanoj.

Radio F.R.E.I. estas asocio de publika utilo kaj estas financita per membrokotizoj[2] kaj subteno proporcia el la devigaj kotizoj de la radioaŭskultantoj.

Elsendoj en internaciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La radistacia nomo mem jam devigas servi ankaŭ alilingvanojn! Jen la ofertoj tiaj:

  • Inter januaro 2012 kaj decembro 2021 disaŭdiĝis monate po unu fojo i.a. lokaj novaĵoj el la erfurta regiono en la Lingvo Internacia, aŭskulteblaj rekte[3] kaj per elŝuto. La elsendo nomiĝis Turingio Internacia kaj daŭris unu horon.
  • Ekde julio 2015 (ĝis decembro 2021) ekzistis ankaŭ latinlingvaj elsendoj kiuj nomiĝis Erfordia Latina.
  • Pri Afriko informas brodkastitaĵo kun la titolo African Spirit (antaŭ ĉio en la franca lingvo).
  • Por homoj konantaj la rusan lingvon ekzistis (ĝis januaro 2020) la elsendo Interwelle.
  • En la 2015-a jaro por rifuĝintoj nova elsendo (Our Voice - Refugees Erfurt) enkondukitis, en kiu la lingvoj araba kaj persa havas gravan rolon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fotoj de la komenco[rompita ligilo]
  2. Kiel subteni mone la radiostacion?
  3. Tutmonda surreta aŭskultadebleco.. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2012-01-31.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Hennersdorf/Carsten Weitzmann (eld.): Bei allem Respekt - Das Buch zur Radiogeschichte, 68 paĝoj, Erfurt 2010 (memeldono) germane

Ligiloj[redakti | redakti fonton]