Radio Kastilio-Manĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Radio Kastilio-Manĉo, en hispana origine Radio Castilla-La Mancha (RCM), estas la regiona radielsendejo de Kastilio-Manĉo.

Ĝi estis kreita per dekreto de la regiona parlamento de Kastilio-Manĉo je la 26-a de majo de 2000, kaj je la 30-a de majo de 2001 ekelsendis regule. Ĝiaj centraj studioj situas en la urbo Toledo. Ĝia aktuala direktoro estas Guillermo Vila, kiu anstataŭis José Luis Bravo kaj Alfonso García, la unuan direktoron de la elsendejo dekomence.

Kun Televido Kastilio-Manĉo (CMT) ĝi formas la publikan enton "Radiotelevisión de Castilla–La Mancha".

Ekde la 3-a de februaro de 2009 Radio Kastilio-Manĉo elsendas per TDT en la tuta teritorio de Kastilio-Manĉo.

Tiu radio aŭskulteblas en la tuta regiono kaj en ampleksaj limaj zonoj kiaj Madrido, parto de Kastilio-Leono (provincoj de Avilo kaj Sorio), Valencilando, Ekstremaduro, Andaluzio, Regiono de Murcio kaj Aragono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Programaro[redakti | redakti fonton]

Frekvencoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi aŭskulteblas ankaŭ per Interreto en sia retejo web www.rtvcm.es.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]