Radio Liechtenstein

Radio Liechtenstein (komence Radio L) estis ĝis malekfunkcio en aprilo 2025 publikjura radiostacio en Liĥtenŝtejno; moderigis ĝin LRF. Ĝi aktivis inter aŭgusto 1995 kaj aprilo 2025; la lasta respondeca programkunordiganto estis Dominique Sohm.
Programo
[redakti | redakti fonton]La laŭleĝa programa devontigo postulis objektivan kaj ampleksan informblokon por ĉiuj pri ĉio. La tuto estu krome ankaŭ distra. Identeco liĥtenŝtejna nepre konserviĝu. Muzikstilo ĉefa estis samtempa por adolta gusto (Adult Contemporary) kaj aĵoj el muzikaj ranglistoj de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Anstataŭ eksciti oni sobre informu kaj distru la aŭskultantaron.[1] Loka kaj regione nova muziko kaj novaro ĉiam gravu. Novaĵojn oni elsendis inter la horoj 6-a kaj 19-a kun podkasta servo hejmpaĝe. Fine de 2023 ekdisponeblas aplikaĵo por saĝtelefonoj.[2]
Sendomasto kaj dungitaro
[redakti | redakti fonton]En 2021 deĵoris por Radio L ne tute 30 personoj. Pro geografie relative granda areo uzata de pendollaborantoj (el Svisujo kaj Aŭstrujo) oni strebis aŭdiĝi en Rejn-valo kaj ĝis Bodenlago. Tion sekurigis la utiligo de frekvencmoduladaj sendoturoj en St. Margrethen kaj Thal kiel ankaŭ de DAB-bloko eostsvisa.[3]
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en oktobro 1938 aŭdiĝis samnoma radiostacio el Vaduzo sur mezaj ondoj sub la gvidado de Friedrich Ritter. Fenoŝtormo en la 21.11.1938 difektis sendoturon de sur Haberfeld kio ĉesigis por kelkaj tagoj la disaŭdigojn. Fondiĝis en februaro 1939 Lirag (Liechtenstein'sche Radio-Gesellschaft), sed pro financaj kialoj la tuto (fakte nur leĝera muzikprogramo) estis finita.[4][5]
Post eta provofazo ekde 1991, la privatjura stacio Radio L en la 15.8.1995 startigis sian oficialan agadon. Post kiam ekde januaro 1999 svisoj jam ne devis pagi kotizojn por radi-aŭskultado kaj televidspektado[6], Radio L de unu tago al alia - krom gazetoj - monopolis. Ĉar ĝis tiam la svisoj ankaŭ ofertis siajn produktojn en Liĥtejsthejno. Post ok jaroj da subtenado la privata investisto Peter Ritter retiriĝis en la jaro 2003. Tiutempe Radio L ĝuis ŝaton fare de pli ol 50 miloj da aŭskultantoj, ĉefe en germanlingva Eosta Svisujo.[7] Post multaj intertraktoj oni ŝanĝis ĝin en la 1.1.2004 je publikjura stacio.
En la 27.10.2024 plebiscito regulis reprivatigon de ĝi.[8] Tion alie interpretis anoj de la partio Fortschrittliche Bürgerpartei (FBP)[9] La princlanda registaro avertis pri la danĝero de perdo grava informilo.[10] Komence de aprilo 2025 oni anoncis malsukceson rekrei privatan sendadon.[11][12][13]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Liechtensteinischer Rundfunk (LRF)" - jarraporto pri LRF, 2012
- ↑ "Die neue Radio-Liechtenstein-App"
- ↑ "Kaufangebot für Radio Liechtenstein abgelehnt" - ĉe: paĝaro de la liĥtenŝtejna ministerio pri internaj aferoj, justico kaj ekonomio, 2013
- ↑ "Der Vorkriegs-Mittelwellensender 'Radio Liechtenstein' bei Vaduz. Der Liechtensteinische Landessender 1938–1939" - ĉe: sarganserland-walensee.ch
- ↑ Norbert Jansen: "Radio Liechtenstein. Der Liechtensteinische Landessender (1938–1939)" - Ĉe: Jahrbuch des Historischen Vereins für das Fürstentum Liechtenstein, vol. 73, 1973, p. 111–202
- ↑ "Führt Regierung die Radiogebühren wieder ein?" Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine - ĉe welcome.li, 5.9.2003
- ↑ "Radio Liechtenstein. Zahlen/Fakten" (2004)
- ↑ Günther Meier: "Radio Liechtenstein verliert den öffentlichrechtlichen Status. Die Demokraten pro Liechtenstein feiern einen Erfolg an der Urne" - ĉe: Neue Zürcher Zeitung, 27.10.2024
- ↑ "Liechtenstein sagt JA zur Aufhebung des LRFG"
- ↑ "Abstimmung Radio Liechtenstein"
- ↑ "Radio Liechtenstein muss eingestellt werden"
- ↑ "Ein Armutszeugnis für unser Land - ĉe: Vaterland, 2.4.2025
- ↑ Thomas Riegler: "Heute Abschaltung: Die letzten Stunden von Radio Liechtenstein im Livestream" - ĉe: digitalfernsehen.de, 3.4.2025