Radio Vatikana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radio Vatikana
emblemo
radiostacio
Dum 12-a de februaro 1931 –
Geografia situo 41° 54′ 11″ N, 12° 27′ 50″ O (mapo)41.90305555555612.463888888889Koordinatoj: 41° 54′ 11″ N, 12° 27′ 50″ O (mapo)
Map
Radio Vatikana
Fondodato 12-a de februaro 1931
Sidejo Vatikano
Lando Vatikano
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Radio Vatikana estas katolika radia stacio fondita en 1931. Nuntempe ĝi elsendas en ĉirkaŭ 50 lingvoj. Ĝiaj elsendoj entenas informojn pri la agado de la Papo, Vatikano kaj lokaj Eklezioj kaj novaĵoj religiaj kaj sociaj. En ĝi apartan lokon havas transmisioj de la preĝo Anĝeluso, ĝeneralaj aŭdiencoj kaj apostolaj vojaĝoj de la Papo.

Ekde 1977 ĝi regule elsendas ankaŭ en Esperanto - komence unufoje, ekde 1980 dufoje kaj ekde 1998 trifoje semajne, aktuale de la 21:20 ĝis 21:30 horo (laŭ la leĝa tempo en Vatikano) en jenaj tagoj kaj frekvencoj[1]:
Dimanĉe: 93,3 MHz (ultramallongonde);
merkrede kaj ĵaŭde: 1260 kHz (mezonde).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Per-mallongondaj Esperanto-elsendoj estis ĉesigitaj fine de Junio 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.