Radioamatora stacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiksita stacio de germana radioamatora operatoro

Radioamatora stacio estas radiostacio dizajnita por provizi komunikadon inter radioamatoraj operatoroj. Radioamatoroj konstruas kaj funkciigas plurajn specojn de radioamatoraj stacioj, inkluzive de fiksitaj stacioj, moveblaj stacioj, kosmostacioj kaj provizoraj kampostacioj.[1][2]

Specoj de stacioj[redakti | redakti fonton]

Fiksitaj stacioj[redakti | redakti fonton]

Radioamatora fiksita stacio en Unuiĝinta Reĝlando.

Radioamatora stacio muntita en permanenta konstruaĵo kun ekipaĵoj, kiuj ne estas destinitaj por portebla uzo. Tio estas la plej ofta formo de radioamatora stacio kaj povas esti trovita en hejmoj, lernejoj, kluboj, institucioj kaj kelkaj publikaj konstruaĵoj. Tipa fiksa stacio estas provizita per sendricevilo kaj unu aŭ pluraj antenoj, ofte kun pli granda, potenca kaj komplika aparataro. Por voĉkomunikado, la stacio estos provizita per mikrofono, por morsa komunikado morsklavo estas ofta, por kontaktoj pere de ciferecaj modoj kiel ekzemple radioteletajpo kaj PSK31, stacio estos provizita per specialaj interfacoj, kiuj konektas radiojn al komputila sonkarto regata de radioamatoraj programoj. Kvankam ne estas postulo por radiofoniaj komunikadoj multaj fiksitaj stacioj estas provizitaj per unu aŭ pluraj komputiloj, kiuj faciligas registron de QSO (kontaktoj), uzo de eĥolink, DX-Cluster kaj helpas kontroli plurajn partojn de la aparataro. Fiksaj stacioj ankaŭ estas provizitaj per postamplifiloj, antenrotaciiloj, mezuriloj, antenturoj kaj aliaj akcesoraĵoj. Fiksaj stacioj estas ĝenerale konektitaj al elektraj alternkurentaj linioj haveblaj en konstruaĵoj. Iu ekipaĵo en fiksaj stacioj povas uzi kontinuan kurenton anstataŭ AC kaj postuli apartan elektrofonton. Kelkaj fiksaj stacioj estas provizitaj per generatoroj aŭ baterioj por uzo dum krizoj, naturaj katastrofoj kaj similaj situacioj.

Moveblaj stacioj[redakti | redakti fonton]

Radioamatora movebla stacio en aŭtomobilo.

Radioamatora stacio instalita en veturilo estas konata kiel movebla stacio. Tipa movebla stacio estas provizita per sendricevilo, unu aŭ pluraj antenoj kaj mikrofono. La sendricevilo povas esti speciale dizajnita por instalaĵo en veturiloj. Ĝi povas esti multe pli malgranda ol radioj por fiksitaj stacioj, por faciligi instalaĵon. Antenoj dizajnitaj devas alĝustiĝi al fizikaj spacoj de veturilo kaj rezisti venton, pluvon kaj esti kapabla iri tra vojoj, pontoj, tuneloj kaj stratoj sen ĝeni la spacon, kiujn apudaj aŭtoj okupas. La plej multaj antenoj uzitaj en moveblaj stacioj havas la saman gajnon en ĉiuj direktoj. Malmultaj moveblaj stacioj estas preparitaj por uzi ciferecajn elsendmodojn. La plej multaj sendriceviloj instalitaj en veturiloj estas dizajnitaj por funkcii per 12-16 voltoj kaj ĝenerale funkcias pere de la baterio en la veturilo. Pro la potencpostuloj metitaj sur la veturilbaterio, la plej multaj moveblaj stacioj ankaŭ ne inkludas eksterajn amplifilojn aŭ inkludas amplifilojn pli modestaj ol tiuj ofte trovitaj en fiksaj stacioj.

Laŭ leĝaj postuloj multaj moveblaj stacioj aldonos /M je la fino de la voksigno por identigi la stacion kaj klarigi ke temas pri movebla stacio en kelkaj landoj oni anstataŭ aldoni /M povas aldoni /R. Tiuj stacioj estas kutimaj dum radioamatoraj konkursoj kiel kampa tago.

Mare-moveblaj stacioj estas moveblaj stacioj instalitaj en boatoj, ŝipoj, jaĥtoj kaj similaj akvoveturiloj. Mare-moveblaj stacioj aldonas /MM je la fino de sia voksigno.

Aviadile-moveblaj stacioj estas moveblaj stacioj instalitaj en aviadilo. Aldone al la reguligaj postuloj de amatora radio, operacio de tiuj stacioj ankaŭ postulas permeson de la piloto de la aviadilo. Aviadile-moeblaj stacioj aldonas /AM je la fino de sia voksigno.

Porteblaj stacioj[redakti | redakti fonton]

Radioamatoro ĉe portebla radioamatora stacio.

Portebla radioamatora stacio starigita en provizora loko estas nomita portebla stacio. Porteblaj stacioj eble estos muntitaj por disponigi urĝajn komunikadojn dum katastrofoj, por disponigi publikajn komunikadojn dum granda okazaĵo, por disponigi komunikadojn dum ekspedicio, aŭ por la distra ĝuo de radioamatoro ekter la radioĉambro. Porteblaj stacioj inkludas la saman bazan ekipaĵon kiel fiksaj kaj moveblaj stacioj, kvankam transportado de la radiokomunikiloj, antenoj, elektra generatoro, baterioj, la elektita loko kaj necesaj akcesoraĵoj ofte influas en la efikeco de la stacio. Ekipaĵoj devas esti facile porteblaj, malpezaj, malgrandaj kutime ili povas esti memkonstuitaj, kiuj aparte estas popularaj kaj konataj kiel QRP (pro la Q-kodo) kutime elsendas per malalta povumo por tiel ŝpari energion kaj pli longe konservi la baterian energion. Kelkaj porteblaj stacioj aldonas /P je la fino de sia voksigno por indiki sian statuson kiel portebla stacio.

Kosmostacioj[redakti | redakti fonton]

Radioamatora stacio kiu situas en satelito, kosmoŝipo aŭ sur la Internacia Kosmostacio estas nomita kosmostacio. Kelkaj landoj havas kromajn aŭ malsamajn regularojn koncerne la instalon kaj uzon de kosmostacioj. La plej multaj kosmostacioj situas sur satelitoj, kiuj orbitas la teron. Tiuj stacioj ofte estas aŭ signalsendiloj aŭ ripetiloj, kiuj funkcias sub aŭtomata kontrolo kaj povas esti uzataj per terstacioj por resendi sian signalon al aliaj terstacioj.

Promenstacioj[redakti | redakti fonton]

Promenradia sendricevilo VHF/UHF.

Promenstacioj aŭ promenradioj enhavas la tutan necesan ekipaĵon por radiofoniaj kontaktoj kun alia stacio. Kutima ekipaĵo unuigas sendricevilon, antenon kaj baterion en unu sola radio. La plej multaj promenradioj uzitaj en amatora radio funkcias sur la UHFUHF radioamatoraj bendoj kaj plejofte estas kapablaj je nur FM voĉkontaktoj. Por konservi baterion, ili limigas elsendpotencon, ofte sub 1 vato por kovri lokan regionon.

Ripetiloj[redakti | redakti fonton]

Radioamatora ripetilo estas speciala stacio, kiu reelsendas la signalojn de aliaj stacioj por atingi pli malproksimajn radiostaciojn. Ripetilo uzas ricevilon agordita en unu frekvenco kaj elsendilon agordita en alia frekvenco. Kutime ili estas instalitaj en favoraj lokoj kiel ekzemple alta turo, la pinto de alta konstruaĵo aŭ sur montopinto, tiel ke stacioj, kiuj alimaniere ne povus komuniki kun alia pere de la ripetilo tio povus okazi. Ĉiu povas uzi la ripetilon por fari ambaŭdirektajn kontaktojn. Ripetiloj ĝenerale funkciigas sub aŭtomata kontrolo. La kontrolilo estas respondeca pri elsendado de la ripetila voksigno je regulaj intervaloj, tiu identigo ofte okazas en morsa kodo.

Staciidentigo[redakti | redakti fonton]

Dum elsendoj radioamatora stacio devas identigi sin per voksigno transdonita de la aprobita reguliga aŭtoritato de la lando en kiu la stacio situas. La plej multaj reguligaj agentejoj tutmonde transdonas radioamatorajn voksignojn al radioamatoroj kun licenco kaj ne al la stacio. Radioamatora stacio povas esti funkciigata sub la voksigno de la posedanto de la stacio aŭ la voksigno de alia radioamatoro post klarigo ke li elsendas el tiu stacio. En kelkaj landoj, specialaj voksignoj estas haveblaj por kluboj kaj estas ofte uzitaj ĉe klubstacio muntita por uzo de la membroj de la klubo.

Esperanto radioamatoraj stacioj[redakti | redakti fonton]

Esperantistaj radioamatoroj ofte muntas proprajn staciojn kaj uzas sufiksojn kiel E, EO, ESP kaj simile en siaj voksignoj por montri ke temas pri stacio uzata de esperantisto. Tiu praktiko estas kutima dum muntado de specialaj stacioj ĉe la Universalaj Kongresoj de Esperanto kiel TF100ESP (UK 2015), TF3ESP (UK 2013), OH3E (UK 1995) kaj multaj aliaj. Pluraj e-radioamatoraj kluboj muntis radioamatoran stacion kiel DF0ESP[3] kaj CO9BNN[4].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]