Radioastronomia observatorio Svetloje
Svetloje | ||||
---|---|---|---|---|
Radioteleskopo RTF-32 en 2003, antaŭ rekonstruo | ||||
Organizaĵo | IAA RAS | |||
Kodo | -?- | |||
Loko | Rusio pr. Leningrada rn. Priozerska v. Svetloje | |||
Koordinatoj | 60° 31′ 56″ N, 29° 46′ 54″ O (mapo)60.53222222222229.781666666667Koordinatoj: 60° 31′ 56″ N, 29° 46′ 54″ O (mapo) | |||
| ||||
Alto | 86 m | |||
Fondita | 1996 | |||
Retejo | ruse: >>> | |||
Teleskopoj | ||||
RTF-32 | Radioteleskopo | |||
Meade LX200 16" | Optika teleskopo | |||
Sajen'-TM | Lasera telemezurilo | |||
La Radioastronomia observatorio (RAO) Svetloje (ruse Радиоастрономическая обсерватория (РАО) «Светлое») estas radioastronomia observatorio, proksima de vilaĝo Svetloje en la rajono Priozerska, provinco Leningrada, Rusio[1]. Observatorio estis establita de la Instituto de Aplika Astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj (IAA RAS) en 1996[2].
La RAO Svetloje estas administrata de la IAA RAS.[1]
La ĉefa astronomia instrumento de observatorio estas la 32-m radioteleskopo (RTF-32), kiu estas uzata en naciaj kaj internaciaj (EVN, IVS) astronomiaj observoj. Ĝi estas la unua el la tri observejoj de la radiointerferometra reto Kvazar: Svetloje, Zelenĉuka kaj Badaro[3].
Loko
[redakti | redakti fonton]RAO Svetloje estas situanta en 80 km nordokcidento de la centro de Sankt-Peterburgo - dua plej granda urbo de Rusio.
De ~ 1 km okcidente estas stacioj por montoskiistoj: Krasnoje-ozero, Sneĵnij kaj Zolotaja-dolina. En la vintrostacio Krasnoje-ozero okazas naciaj kaj internaciaj (Eŭropa Pokalo) konkuradoj en libera stilo skiado.
En la najbareco de la observatorio estas multaj lagoj, el kiuj la plej konataj estas: Krasnoje kaj Michurinskoe.
-
La vido ekde la RTF-32 sur la Zolotaja-dolina kaj Sneĵnij
-
Lago Michurinskoe
Historio
[redakti | redakti fonton]...
Ĉefoj de la observatorio
[redakti | redakti fonton]- 1996 — nun: Rahimov Ismail Ahmedoviĉ, profesoro, habilita doktoro[2].
Instrumentoj[1]
[redakti | redakti fonton]RTF-32 — plenturnebla radioteleskopo kun diametro de la ĉefa spegulo D = 32 m kaj fokusa longo F = 11.4 m. Mastrumaj gamo de la ondolongoj 1.35 - 21 cm. Anteno sistemo - modifita skemon de Kassegrena.
Meade LX200 16" — optika teleskopo, D = 40 cm, F = 4 m.
Sajen'-TM (ruse Сажень-ТМ) — lasera telemezurilo[4].
Javad GNSS Delta-G3T — GPS/GLONASS-ricevilo.
Vaisala WXT510 — aŭtomata cifereca veterstacio.
Esploroj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- La reto Kvazar: Badaro • Svetloje • Zelenĉuka.
- Listo de astronomiaj observatorioj.
- Listo de radioteleskopoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Радиоастрономическая обсерватория «Светлое» (ruse). ИПА РАН. Arkivita el la originalo je 2013-09-21. Alirita 2012-03-06.
- ↑ 2,0 2,1 Рахимов Исмаил Ахмедович (ruse). ИПА РАН. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2012-03-12.
- ↑ Smolentsev S., Rachimov I.. (aŭgusto 1999) Vandenberg N. R.: Svetloe Radio Astronomical Observatory, International VLBI Service for Geodesy and Astrometry 1999 Annual Report (angle). NASA Technical Publication.
- ↑ In 2011 year the Satellite Laser Ranging System «Sazhen-TM» was mounted at Svetloe, Zelenchukskaya and Badary observatories of the Quasar-network (angle). News. IAA RAS (2011-05-18). Arkivita el la originalo je 2013-03-06. Alirita 2012-03-13.
- ↑ Kharinov M.A., Ipatova I.A., Mikhailov A.G., Mardyshkin V.V.. (2006) Mapping the sun with the RTF-32 radio telescopes, ‑a eldono vol. 40/2 (angle), p. &nbs169–173. doi:10.1134/S0038094606020110.
- ↑ Finkelstein A.M., Ipatov A.V., Gnedin Yu.N., Ivanov D.V., Kharinov M.A., Rakhimov I.A.. (2004) Observations of radio emission from the cosmic gamma-ray burst GRB 030329, ‑a eldono vol. 30/6 (angle), p. &nbs368–375. doi:10.1134/1.1764882.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ruse: Oficiala paĝaro de la observatorio Svetloje Arkivigite je 2013-09-21 per la retarkivo Wayback Machine.
- angle: Artikoloj en ADS kun mencio de la Svetloje.
- ruse/angle: Oficiala paĝaro de IAA RAS.