Radiofonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Normala radio

Radiofonio estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektramagnetaj ondoj; ofte oni diras mallonge nur radio, sed tiu vorto havas precipe aliajn signifojn - vidu la apartigan paĝon radio.

La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.

Historio

La historio komenciĝas en la fino de la 17-a jarcento. Je tiu epoko, la scienculoj ne kapablas klarigi la misteron de la kosmo kaj ankoraŭ ne konas la fundamentajn karakterizojn de la lumo. Ili multe interesiĝas pri astronomio kaj optiko. Sed kelkaj scienculoj jam interesiĝas al magnetismo kaj elektrostatiko.
La brita kuracisto kaj fizikisto William Gilbert (1544-1603), ĉef-kuracisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, estas ekzemple la unua kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj: la izolaĵoj kaj la konduktaĵoj.

La teorio de la propagado de radioj estas fondita de la brita fizikisto James Clerk Maxwell, kiu en 1873 kalkulis, kio okazas, kiam oni ŝanĝas rapide elektran aŭ magnetan energion. Liaj kalkuloj montris, ke energio estas tiam transportata trans la spaco. Liaj rezultoj restis longe nur sur papero. Praktikajn eksperimentojn li ne faris.

En 1888 Heinrich Hertz, profesoro en Darmstadt, germanio, faris eksperimentojn uzante sparkojn (germane "Funken"), kaj atingis distancon de ĉirkaŭ 30 metroj da distanco.

La inventisto de radiofonio, aŭ unue senkabla telegrafo, estas disputata, sed pluraj el la unuaj gravaj paŝoj estis de Aleksandr Popov, Nikola Tesla kaj de Guglielmo Marconi. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj.

Antaŭ la kreo de televido, komercaj radiofoniaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun en kelkaj landoj ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko.

Per Interreto alvenas nun la ebleco elsendi per la reto. Multaj internaciaj kaj naciaj radioj uzas tiun eblecon por elsendi pli facile al la tuta mondo. Sed ekzistas ankaŭ novaj malfortaj radioj kiuj tiel ekekzistis nur kiel interreta radio kaj estas dank'al Interreto same aŭskulteblaj tutmonde .

Radiofonio kaj esperanto

Estas pluraj radio-elsendoj en Esperanto, Esperanto-parolantaj radio-amatoroj, ktp. Vidu:

Historio de Radiofonio (elsendaĵoj, personoj, ktp)

Famaj aŭ historiaj elsendaĵoj:

Radioreĝisoroj kaj aliaj kreuloj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj