Radiometro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radiometro de Crookes

Radiometro estas instrumento uzata por mezuri la intenson de elektromagneta radiado. Kvankam la termino estas ofte uzata por aparatoj, kiuj mezuras infraruĝan radiadon, ĝi povas esti uzata por iu ajn detektilo, kiu funkcias ĉe ajna ondolongo de la elektromagneta spektro. Ekzemple, mikroonda radiometro funkcias en la mikroonda kampo.

Fizikaj principoj[redakti | redakti fonton]

La radiometro bazas sian funkciadon sur la leĝoj de termika-elektromagneta emisio de grizaj korpoj kaj la du leĝoj devenantaj de ĝi, nome la leĝo de Wien kaj la Stefan-Boltzmann-leĝo . Ĉiu korpo super absoluta nulo (0 K), do ĉiuj, elsendas elektromagnetan radiadon, kies intenseco dependas de la korpa temperaturo. La temperaturo de korpo estas konektita al la elektromagneta povumo elsendita laŭ la leĝo Stefan-Boltzmann. Mezurante la fluon de energio ricevita en unuo de tempo el iu parto de la surfaco, aŭ eĉ la ĝustan formon de la tuta elsendita elektromagneta spektro, eblas scii la temperaturon de la elsendanta parto de la surfaco.

Radiometroj povas uzi diversajn specojn de detektiloj. Iuj detektas elektromagnetan radiadon transformante ĝin al varmon kaj poste al signalo, aliaj detektas fotonojn per fotodiodo. En la plej oftaj aplikoj, la detektilo de radiado estas bolometro, kiu transformas la absorbitan radiadon al varmo, mezurebla per termometro. La pliigo de temperaturo rilatas al la povumo de la incidanta radiado.

Unu el la unuaj radiometroj funkciantaj en la kampo de videbla radiado estis la radiometro de Crookes . Pli efika aparato kun malsamaj bazaj principoj estas la radiometro de Nichols.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]