Radioteleskopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Effelsberga 100-m radioteleskopo

Radioteleskopo (aŭ raditeleskopo) estas astronomia instrumento por ricevado de propra radioradiado el astroj kaj esploro ilia ecoj: koordinatoj, intenseco de radiado, spektro kaj polarizado[1]. En radioteleskopo parabola metala surfaco reflektas la radiojn tiel, ke ili renkontas antenon situantan en la fokuso de la parabolo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

En radioteleskopo plejofte la kaptataj ondoj estas enfokusigataj per parabola reflektoro en kies fokuso estas anteno. La tuta aranĝo estas ĝenerale nomata anteno. Estadas radioteleskopoj konsistantaj el kelkaj aŭ multaj kunŝaltitaj parabolaj antenoj.

Ĝenerale la radioteleskopoj estas moveblaj, same kiel optikaj teleskopoj, por ebligi observadon de la tuta ĉielo.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La angula distingokapablo de radioteleskopo egalas al rilatumo de longo de la ondo kaj grandeco de la radioteleskopo (pro difrakto). Se la radioteleskopo konsistas el multaj malproksimaj antenoj kiel la grandecon ĉi tie endas enkalkuli distancon inter la antenoj. Pro ĉi tio multantenaj radioteleskopoj (angle: array) havas pli grandan distingokapablon.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

La radioteleskopoj plenumas diversajn taskojn.

  • observado de la ĉielo pri radiofontoj. Multaj steloj ne nur elsendas lumon, sed ankaŭ radioondojn.
  • kontrolo de spacsondiloj, do ricevo de iliaj informoj kaj sendado de stirsignaloj.
  • Serĉado de signaloj de eksterteraj inteligentoj, SETI.

Historio[redakti | redakti fonton]

Rekonstruo de la unua radioteleskopo de Jansky

La unua anteno por identigi astronomajn radiosignalojn estis konstruita en 1931 de Karl Guthe Jansky, ingeniero laboranta ĉe Bell Telephone Laboratories. Lia tasko estis identigi signalojn kiuj intermiksis kun signaloj de radiotelefonoj. La antenoj de Jansky estis aranĝo de dipoloj kaj reflektiloj tauĝaj por ricevi signalojn je 20,5 MHz. Ĉio estis muntita sur tablo turnigebla en ĉiujn direktojn. La diametro estis ĉ. 30 m, la alteco ĉ. 6 m. Post kiam li mezuris signalojn el ĉiuj direktoj dum kelkaj monatoj Jansky listigis ilin en tri grupojn: proksimaj fulmotondroj, malproksimaj fulmotondroj kaj malforta daŭra sono de nekonata fonto.

Li fine konstatis, ke la malforta sono ripetiĝis en ekzakte 23 horoj kaj 56 minutoj. Tiu periodo estas ekzakte la rotacia periodode la Tero, la longo de unu astronoma tago. Tio estas la tempo, kiun iu fiksa astronoma objekto bezonas por aperi denove al la sama loko en la ĉielo. Jansky tial supozis, ke la sono fontis de ekster la atmosfero de la Tero. La signalo estis plej forta en direkto de la konstelacio Arkpafanto.

La unua parabola radioteleskopo de Reber

Radioamatoro Grote Reber konstruis en 1937 parabolan antenon kun diametro de 9 m,kiu povis ricevi pli altajn frekvencojn ol tiu de Jansky. Pionire li faris kompletan superrigardon de radiosignaloj en la por li videbla ĉielo.

La granda progreso de la radar-teknologio dum la dua mondmilito ebligis ties uzon ankaŭ en radioastronomio, kiu poste rapide evoluis.

Elstaraj teleskopoj[redakti | redakti fonton]

VLA

La plej grandaj radioteleskopoj de la mondo estas

Radiointerferometroj[redakti | redakti fonton]

  • Giant Metrewave Radio Telescope (GMRT) 80 km norde de Pune en Maharashtra Hindio. Ĝi konsistas el 30 teleskopoj kun diametro de po 45m. Ili estas aranĝitaj en distancoj ĝis 25 km. Ĝi povas observi ses diversajn frekvencbendojn de 50 MHz ĝis 1.5 GHz.
  • Very Large Array en Socorro, New Mexico, Usono. Ĝi konsistas el 27 teleskopoj kun po 25 m diametro. Ili estas aranĝitaj en formo de Y.
  • Low Frequency Array (LOFAR). Ekde 2006 oni konstruas novstilan radioteleskopon en Nederlando por observi malaltfrekvencajn signalojn, en ondolongoj de metroj. Ĝis 2009 oni konstruos ĉ. 10000 antenojn en ĉ. 40 stacioj kun maksimuma bazdistanco de 1500 km.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]