Radiotelevido de Vojvodino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radiotelevido de Vojvodino
emblemo
PTB logo.jpg
televidkanalo
Dum 1975 –
Fondodato 1975
Sidejo Novi Sad, Serbio
Lando Serbio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Radiotelevido de Vojvodino (serbe Радио Телевизија Војводине (РТВ) aŭ Radio Televizija Vojvodine (RTV), hungare Vajdasági rádió és televízió, slovake Radio Televizia Vojvodiny, kroate Radio Televizija Vojvodine, rumane Radioteleviziunea Voevodina, rusine Радіо Телебачення Воєводини) estas la ŝtata korporacio por dissendigo de radiofonio kaj televido en la aŭtonoma provinco Vojvodino de Serbio. Ĝi funkciigas plurajn radiofoniajn kaj televidajn kanalojn, per tersurfacaj ondoj kaj per satelitoj. La korporacia sidejo estas en Novi Sad.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭe, ĝi estis konata kiel Radiotelevido Novi Sad (Радио Телевизија Нови Сад - РТНС, Radio Televizija Novi Sad - RTNS), en Esperanto parte plisimpligita al la nomo Novisada Televido. En la 1960-aj jaroj interalie la esperantlingva ĵurnalisto Tibor Sekelj produktis plurajn programojn por la televida stacio, ekzemple pri vojaĝado en kaj kulturo de Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo.

En 1992 Radiotelevido Novi Sad kune kun Radiotelevido Beogrado (RTB) kaj Radiotelevido Priština (RTP) iĝis parto de la korporacio Radiotelevido de Serbio. En 1999, la konstruaĵoj de la korporacio en la urboparto Mišeluk de Novi Sad estis bombarditaj kaj detruitaj fare de NATO-aviadiloj. Post la milito, la korporacio estis movita al lnova konstruaĵo en la urbocentra kvartalo Stari Grad.

En majo 2006, la Radiotelevido de Serbio estis oficiale dividita en du publikajn sistemojn: Radiotelevido de Serbio (Publika Servo de Serbio) kun sidejo en Beogrado kaj Radiotelevido de Vojvodino (Publika Servo de Vojvodino) kun sidejo en Novi Sad.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Radiotelevido de Vojvodino elsendas programojn en 10 lingvoj : serba, hungara, kroata, slovaka, rusina, rumana, dialekto Bunjevački (regiono Baĉka), ukraina, cigana kaj makedona.

Certaj televidaj programoj estas ankaŭ tradukitaj en signolingvon .

Ekde aŭtuno 2011, programoj kaj novaĵoj ankaŭ dissendiĝas en la germana lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]