Radiusa ligno-segado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo de radiusa segado

Radiusa ligno-segado estas maniero segi arbotrunkojn al tabuloj. Male al paralela segado ĝi produktas tabulojn unuecajn. Sed ĉe radiusa segado perdiĝas multe da ligno, kies larĝeco estas tro malgranda por tabulo.

Ĉe tabuloj radiuse segitaj la distancoj inter la jaraj kreskoringoj estas tre malgranda; pro tio tiaj tabuloj malmulte ŝanĝiĝas sub la influoj de tempo, (mal)sekeco kaj temperaturo. Tio tre gravas ekzemple ĉe muzikaj instrumentoj.

Radiusa segado tamen havas tri malavantaĝojn kompare al paralela segado:

  1. Granda kvanto da ligno perdiĝas aŭ estas uzebla nur kiel stangoj, ne tabuloj.
  2. Por ĉiu tabulo necesas aparta segado; ne eblas utiligi la kapablon de segejoj fari samtempe plurajn paralelajn tranĉojn. Krome por ĉiu tabulo necesas turni la trunkon. Tial la segado daŭras pli longe ol paralela segado kaj okupas la segilaron dum pli longa tempo.
  3. Nur unu tabulo el ĉiu trunko povas havi larĝon pli grandan ol la trunka radiuso. Tial la trunkoj devas havi konsiderindan diametron por apliki radiusan segadon.

Kompromiso inter radiusa kaj paralela segadoj estas kvardirekta ligno-segado. Ĝi produktas tabulojn iom malpli unuecajn, sed perdigas multe malpli da ligno ol radiusa segado.