Radiusa rapido
| Radiusa rapido | ||
|---|---|---|
| vektora rapido • projekcio • skalara rapido | ||
La radiusa rapido estas la rapido de objekto mezurita laŭ la direkto de la vidlinio kiu ligas tiun objekton al la observanto. Ĝi havas negativan valoron kiam la objekto alproksimiĝas. Ĝi havas pozitivan valoron kiam la objekto foriras. La mezuro de la radiusa rapido estas uzita en multnombraj fakoj kaj fariĝas plurmaniere kiel inter alie per Dopleraj radaroj, sonaroj, sonografioj kaj en astronomio.
Principo
[redakti | redakti fonton]La movo de objekto rilate al la observanto povas esti malkombinita laŭ du ortaj aksoj : radiusa kaj tanĝanta. La radiusa rapido (vr) (VR(t) sur la grafikaĵo) sekve ne donas la valoron de la vektora rapido de la objekto (vs) (V(t) sur la grafikaĵo), sed nur la komponanto de ĉi tiu sur la vidlinio. La radiusa rapido estas do vr = vs cos θ kie θ estas la angulo inter la vidlinio kaj la direkto de la movo de la objekto laŭ ĝia trajektorio.
Por kalkuli la tanĝantan komponanton (VT(t) sur la grafikaĵo), oni plej ofte uzas la ebenaĵon ortan al la vidlinio en kiu oni malkombinas la tanĝantan komponanton en du komponantojn, ekzemple vertikalan kaj horizontalan. Sed por tion fari, necesas ĝenerale observi la propran movon de la objekto, kaj ĝian distancon. Tiuj observadoj estas kvazaŭ ĉiam malfacilaj, ĉefe la unua.
Mezuro
[redakti | redakti fonton]
Eblas mezuri la radiusan rapidon plurmaniere. En simpla situacio, la observanto notas la momenton kiam la objekto preterpasas markilojn kies distancoj al la observanto estas konataj. Ekzemple, eblas al aŭtomobilisto sur aŭtovojo taksi la radiusan rapidon de aŭtomobilo kiu veturas sur la alvenvojo.
La radaroj kaj la eĥolokaliziloj elsendas ondojn kiuj estas retroreflektitaj pro la ĉeesto de la celita objekto. La retrosendita ondo havas propran ondofrekvencon laŭ la Doplera efiko. Tio estas kiam la objekto malproksimiĝas la frekvenco (Ft) de la ricevita ondo malkreskas (ŝoviĝo al la ruĝo), konvencie, ĝia radiusa rapido estas pozitiva. Same inverse, kiam la objekto proksimiĝas la frekvenco (Ft) de la ricevita ondo kreskas (ŝoviĝo al la bluo), konvencie, ĝia radiusa rapido estas negativa. El tiu variaĵo, Fd, la sistemo kalkulas la radiusan rapidon jene :
kun c la rapido de la lumo por la elektromagnetaj ondoj kaj la rapido de la sono por la sonaj ondoj.
Astronomio
[redakti | redakti fonton]
En astronomio, ni kaptas la elektromagnetajn ondojn, kiel la lumo, elsenditajn el la ĉielaj objektoj. Laŭ ilia kemia konsisto, aperas por ĉiu atomo ties spektrolinioj je precizaj frekvencoj. La kutimo, en astronomio, estas analizi tiujn ŝanĝojn pli laŭ la ondolongoj ol laŭ la frekvencoj, ĉar ĉiel ambaŭ estas matematike ligitaj. La radiusa rapido konkretiĝas kiel ŝoviĝo de tiuj spektrolinioj (λm) kompare kun la senmovo (λ0). Ruĝen, la radiusa rapido estas pozitiva. Bluen la radiusa rapido estas negativa. El ilia ŝoviĝo oni kalkulas la radiusan rapidon (vr) jene:
- ,
kun c la rapido de la lumo. Konkrete, tiu formulo validas nur por malgrandaj rapidoj, tio estas por rapidoj multege malpli rapidaj ol la rapido de la lumo.

