Radiuso de van der Waals

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Radiuso de Van-der-Waals)

Radiuso de Van-der-Waals ĉe la atomoj signifas la radiuson de elpensita dura globo, kiu konvenas kiel modelo por prezenti la atomajn kondutojn. La Van der Waals-radiusoj estas determinataj per la distancoj de la neligitaj atomparoj en kristaloj.

La Van der Waals-radiuso estas nomita post Johannes Diderik van der Waals, kiu en 1910 estis distingita per Nobel-premio pri fiziko.

vidu: atoma radiuso, kovalenta radiuso, viriala evoluo

rete (angle)[redakti | redakti fonton]