Radka Křivánková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Radka Křivánková
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1932 (1932-04-29)
en Písek
Morto 11-an de aŭgusto 2019 (2019-08-11) (87-jaraĝa)
en Písek
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Libor Křivánek
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Radka Křivánková (naskiĝis la 29-an de aprilo 1932 en Písek - mortis la 11-an de aŭgusto 2019 samloke) estis ĉeĥa esperantistino, edzino kaj longjara kunlaborantino de Libor Křivánek, unu el "motoroj" de sudbohemia E-movado. En 1983-2006 (kun eta paŭzo) prezidantino de Esperanto-klubo "La Ponto" Písek, ekde 2007 ĝia honora prezidantino. Ŝi apartenas ankaŭ al estimataj civitanoj de sia urbo, ĉar precipe en la 1990-aj jaroj ŝi multe engaĝiĝis en la publika vivo kaj en volontulaj bonfaraj aktivecoj. Ŝi estis membrino de la urba konsilantaro, unu el la fondintoj de Civitana Forumo, kontribuis multe al refondo de skoltismo en la urbo kaj kiel aktiva membrino de la konsilio de la urba evangelia eklezio kunmeritis i.a. pri estigo de maljunulhejmo.