La municipo estas je la dua loko en Ĉeĥio en kvociento de loĝantoj pli aĝaj super 65 jaroj, tuj post municipo Nelepeč-Žernůvka (61,7 % loĝantoj en aĝo super 65 jaroj) kun valoro 55,8 % loĝantoj super 65 jaroj de aĝo. Tio estas kaŭzita de tio, ke pli ol duono de la loĝantoj estas rezidentoj de la hejmo por maljunuloj, kiu estas lokigita en kastelo Lhotsko, kiu falas sub Radkova Lhota. Komune kun municipo Anenská Studánka havas Radkova Lhota la plej malaltan kvocienton de ekonomie aktivaj loĝantoj en Ĉeĥio (20,9 %).