Raduĵnij (Ĥanta-Mansio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Raduĵnij
Raduĵnij
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 628461–628464
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 577  (2021) [+]
Loĝdenso 256 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 62° 8′ N, 77° 28′ O (mapo)62.13333333333377.466666666667Koordinatoj: 62° 8′ N, 77° 28′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 170 km² (17 000 ha) [+]
Raduĵnij (Rusio)
Raduĵnij (Rusio)
DEC
Raduĵnij
Raduĵnij
Situo de Raduĵnij

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Raduzhny, Khantia-Mansia [+]
vdr

Raduĵnij (ruse Радужный) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71137.

La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1985.

La interurba telefona kodo estas 34668, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

La urbo estas ĉe rivero Agan (Аган).

Klimato[redakti | redakti fonton]

La urba klimato estas konsiderata modere malvarma. Ĉiumonate falas multe da precipitaĵoj — ĝis 527 mm jare. Laŭ klimata klasifiko de Köppen ĝi apartenas al Dfb. Averaĝa aera temperaturo estas -3,8 °C.

Tjumeno[1] Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa plej alta temp.C) −18,3 −16,7 −7,2 0,6 8,5 17,7 22,4 18 11,3 0,2 −10,2 −15 −16,7 0,6 19,4 0,4 0,9
Averaĝa temp.C) −22,9 −21,8 −13,2 −4,9 3,4 12,6 17,3 13,4 7,3 −2,9 −14,3 −20 −21,6 −4,9 14,4 −3,3 −3,8
Averaĝa plej malalta temp.C) −27,5 −26,9 −19,1 −10,3 −1,7 7,6 12,3 8,8 3,3 −5,9 −18,3 −24 −26,1 −10,4 9,6 −7 −8,5
Precipitaĵoj (mm) 26 19 20 29 41 69 72 76 58 49 38 3 48 90 217 145 500


Naturo[redakti | redakti fonton]

En la urba areo troviĝas 6 150 hektaroj de arbaroj, kie kreskas cedro, pino, abio, betulo kaj tremolo. Totala lignokapacito estas 461 mil kubaj metroj. En apudaj arbaroj abundas cedra nukso, fungoj, mirtelo, blua kaj ruĝa vakcinioj, kamemoro, oksikoko ktp. De ĉiu hektaro de cedroj eblas rikolti ĝis 70 kg da nuksoj. En arbaroj vivas vulpoj, leporoj, sciuroj, birdoj, brunaj ursoj, alkoj. Multas riveroj kaj lagoj kun abunda fiŝaro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La 1-an de januaro 2017 konstanta loĝantaro de Raduĵnij nombris je 43 100 homoj. Kresko okazas ĉefe pro nasko, ne pro enmigrado. En 2016 nombro de naskiĝintoj egalis al 683 kaj 2,9-oble superis tiun de mortintoj.

Raduĵnij estas konsiderata unu el la plej «junaj» municipoj de Ĥanto-Mansio laŭ aĝo de la loĝantoj (la 5a loko). Averaĝa aĝo komence de 2016 estis 33,8 jaroj, do duonjare malpli ol averaĝa aĝo en Ĥanto-Mansio.

Migrado estas aktiva. En 2016 venis 2 605 homoj, forisi 2 848, do migra perdo konsistigis 243 homoj.

Loĝantara evoluo
198919921996199820002001200220032005200620072008200920102011201220132014201520162017
43 700↗46 800↘46 600↘46 100↘45 800↗46 400↗47 060↗47 100↗47 900→47 900↘47 800↘47 700↗47 811↘43 399↗43 680↘43 565↗43 580↘43 177↘42 911↗42 963↗43 157

La urbo enhavas plurajn etnajn komunumojn. Jen datumoj de la Tutrusia censo (2010).

Etno Nombro Procentaĵo
01 Rusoj 22 221 51,20
02 Ukrainoj 3 978 9,17
03 Tataroj 2 977 6,86
04 Lezgoj 1 818 4,19
05 Azeroj 2 100 3,56
06 Baŝkiroj 1 385 3,19
07 Kumikoj 728 2,36
08 Taĝikoj 715 1,79
09 Belorusoj 443 1,02
10 Moldavoj 337 0,78
11 Gagauzoj 306 0,71
12 Ĉuvaŝoj 270 0,62
13 Uzbekoj 261 0,60
14 Germanoj 213 0,49
15 Armenoj 207 0,48
16 Aliaj 1 866 4,30
17 Ne indikis 3 767 8,68
Sume 43 399 100,00

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ indiĝena legendo tiu tereno apartenis al ĥanta dio Tingur-Iki kaj estis posedaĵo de la ĥanta gento Kazamkinoj ekde almenaŭ la 18-a jarcento.

En junio 1973 la unuaj 12 kunlaborantoj de la 9-a Konstrua-Muntada Administracio de la trusto Niĵnevartovskneftestroj venis al loko Jagelnoje. La 14-an de marto 1978 Tjumena provinca ekzekutiva komitato laŭ peto de la ekzekutiva komitato de Ĥanta-Mansa administracia distrikto registris vilaĝon Raduĵnij kiel centron de la samnoma kampara municipo de Niĵnevartovska distrikto. En 1981 ĝi ricevis statuson urbotipa loĝloko.

Ekzistas pluraj versioj pri elekto de la nomo, ja Raduĵnij (ruse Радужный) signifas Ĉielarka. La plej fidinda estas konsiderata tiu de Anatolij Kaurtajev, eksa vic-prezidanto de Niĵnevartovska distrikta ekzekutiva komitato.

Citaĵo
 Со временем встал вопрос о названии возникшего посёлка в официальных документах. Мы предложили «Ягельный». Звучит красиво и национальный колорит передаёт. Но из Ханты-Мансийского окрисполкома пришел отказ. Географическое название должно быть уникальным, а Ягельный уже был на Ямале. Тогда объявили конкурс. Каких только предложений не поступало! Белый Яр, Сосновый бор, Нефтеград, Нефтеаганск, предлагали даже соединить в названии слова «нефть» и «олень». Сергей Фёдорович Шехирев, секретарь райисполкома назвал самое точное и сокровенное имя – Радужный! Действительно, столько цветов! Желто-зелёный сосновый бор, сине-голубой Аган, белый песок, радуга…   Kun paso de tempo aperis demando pri nomo de la aperinta vilaĝo en la oficialaj dokumentoj. Ni proponis "Jagelnij". Tio sonas bele kaj transdonas etnan specifon. Sed el la Ĥanta-Mansa distrikta ekzekutiva komitato venis rifuzo. La geografia nomo devas esti unika dum Jagelnij jam ekzistis en Jamalo. Tiam oni anoncis konkurson. Kiaj ajn proponoj venis! Belij Jar, Sosnovij Bor, Neftegrad, Nefteagansk, oni eĉ proponis kunigi en la nomo vortojn "нефть" [nafto] kaj "олень" [boaco]. Sergej Fjodoroviĉ Ŝeĥirev, sekretario de la [Niĵnevartovska] distrikta komitato diris la plej ĝustan kaj karan nomon — Raduĵnij! Vere, kiom da koloroj! Flava-verda pina arbaro, blua Agano, blanka sablo, ĉielarko... 
— Anatolij Kaurtajev, eksa vic-prezidanto de Niĵnevartovska distrikta plenuma komitato

La unuaj provizoraj domoj, ofte plurkoloraj aperis sur la dekstra bordo de la rivero Agano kaj post unu jaro oni konstruis la unuan konstantan domon. En 1981 komenciĝis geedziĝoj inter la unuaj loĝantoj, plejparte gejunuloj. Tiujare malfermiĝis la unua infanĝardeno Kolokolĉik (Kampanulo), kiun sekvis pliaj du. En 1982 aperis la unua kvinetaĝa domo. Konstruado estis tre aktiva, ĉie kreskis pluretaĝaj loĝejoj, lernejoj, infanĝardenoj, aperis malsanulejo. En 1983 estis finita la dua mezlernejo. Konstruado daŭris tage kaj nokte, speciale en mallonga soomera periodo.

La 15-an de aŭgusto 1985 Raduĵnij ricevis urban statuson, ĝia loĝantaro superis 26 mil homoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]