Radulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Radulorasplango estas buŝoparto de moluskoj. Kun escepto de duvalvuloj tiu organo troviĝas ĉe ĉiuj kladoj de la bestogrupo. La nomon radulo (radula) por la unua fojo uzis la Balta germano Alexander von Middendorff en 1848.

La radulo konsistas el kitineca membrano kiu estas provizita per longa serio de sinsekvaj vicoj de dentetoj. Ĉiu denteto konsistas el baza plato kiu estas fiksita al la membrano kaj leviĝanta pinto kiu kurbiĝas malantaŭen. La materialo de la dentetoj ofte estas tre malmola mineralo kiel magnetito. Ĉar la formo de la dentetoj, kaj la nombro por vico estas tre karakteriza por ĉiu specio, la radulo antaŭ ĉio de helikoj estas tre bona determina rekonilo.

Herbovoraj helikoj kaj skarabo-helikoj deskrapas per la radulo algojn kaj diatomeojn de la subtavolo. Kelkaj karnovoraj helikoj, kiel Neverita didyma faras per la radulo trueton en la konko de vivantaj moluskoj por tielmaniere atingi la molajn partojn de ilia predo.

Heliko[redakti | redakti fonton]

Radulo de Aplysia juliana
Anatomio de la radulo; e = ezofago, m = buŝo, mx = makzelo, o = odontoforo, op = odontoforo protraktormuskolo, r = radulo, rp = radula protraktormuskolo, rr = radula retraktormuskolo