Radvanice (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 49°48′58″N 18°20′29″E  /  49.81611°N, 18.34139°O / 49.81611; 18.34139 (Radvanice (Ostrava))
Radvanice
germane: Radwanitz, pole: Radwanice
municipa parto
Radnice Ostrava-Radvanice.jpg
Urbodomo en Ostrava-Radvanice
Oficiala nomo: Radvanice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Radvanice kaj Bartovice
Tipo de parto Loka parto
Memorindaĵo Preĝejo de koncipiĝo de Maria
Situo Radvanice
 - koordinatoj 49°48′58″N 18°20′29″E  /  49.81611°N, 18.34139°O / 49.81611; 18.34139 (Radvanice (Ostrava))
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Radvanice enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Radvanice enkadre de Ĉeĥio
Radvanice enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Radvanice enkadre de Moraviasilezia regiono
Portal.svg Portalo pri Ostrava

Radvanice estas historia municipo situanta sur teritorio de la statuta urbo Ostrava. Nuntempe ĝi kreas lokan parton de urboparto Radvanice kaj Bartovice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Radvanice estas en listo de dekonaĵoj de vroclava episkopujo el la jaro 1305 (Radvanowitz). Radvanice estis ĝis duono de la 17-a jarcento parto de polaostrava senjorujo. Tiam malpli grandan parton de la municipo kaj vilaĝo Bartovice aĉetis Jan Skrbenský z Hřiště a na Šenově de Bohuslav Sedlnický. La ŝenovan parton de Radvanice komune kun Bartovice kaj nove establita domaro Lipina poste heredis lia filo Jan Jaroslav Skrbenský. Li unuigis ĉiujn parcelojn en memstaran senjorujon kun sidejo en kastelo en Bartovice. En Radvanice li nove establis kortegon. Tiu ĉi senjorujo estis vendita en la jaro 1738 kaj denove aligita al la ŝenova. Skrbenskidoj sekve dividis sian senjorujon je ŝenova kaj kunĉica; parto de Radvanice kun Lipina falis al Kunčice.

Parto de Radvanice kaj Lipina proksimume en la dudekaj jaroj de la 19-a jarcento memstariĝis kaj kreis la memstaran senjorujon. Tiu alternigis kelke da posedantoj, ke ĝi estis en la jaro 1850 dividita fare de Terezia Kneissel en du partojn. la unuan vendis al Josef kaj Karolina Neumannidoj, la alian al grafoj Wilczekidoj el Pola Ostrava. laŭ nova leĝo pri municipa establo el la jaro 1849 okazis kunigo de Radvanice kaj domaroj Podlesí, Lipina kaj krivec en unu municipon kun la nomo Radvanice.

Nigra karbo estis en la katastro trovita en la jaro 1896. Sed la komerca minado de la karbo komencis nur en la jaro 1912, kiam estis finita minejo Ludvík. Ties posedanto estis ekde la jaro 1916 Mineja kaj metalurgia kompanio, kiu aĉetis ĝin de Ostrava-karvina mineja kompanio.

Bone fartis en la municipo ankaŭ distilfareja kaj bierfareja industrioj. La loka bierfarejo estis fondita en la jaro 1858 fare de Neumannidoj. Sed en la tempo de ekonomia krizo ĝi devis en la jaro 1937 esti vendita. En la jaro 1863 Leopold Neumann fondis rafinejon de etanolo, kiu poste produktis ankaŭ vinagron kaj likvorojn. Tiu, diference de la bierfarejo, sukcesis ankaŭ en la tempo de ekonomia krizo.

Alfluo de novaj loĝantoj laborantaj en la minejoj kaj la industriaj entreprenoj en la ĉirkaŭaĵo postulis konstruadon de ministaj kolonioj. Tial en la jaroj 1850-1870 estis konstruita Malnova minista kolonio, en la jaro 1921 Nova kolonio (nomata ankaŭ Kamĉatko), en la jaroj 1882-1909 Pod Kaplí (nomata ankaŭ Kolonio de Lipina), en la jaro 1925 Nad Kaplí (nomata ankaŭ Nova kolonio) kaj en la jaroj 1900-1910 kolonio Trnkovec.

La infanoj el Radvanice kaj Lipina vizitadis unue lernejon en Pola Ostrava, sed en la jaro 1868 ili jam havis propran municipan lernejon en Radvanice. Lipina akiris propran lernejon en la jaro 1907. Burĝa lernejo estis establita en la jaro 1927.

Radvanice falis sub la romkatolika polaostrava paroĥo ĝis la jaro 1906, kiam estis establita loka paroĥa administracio. Tiu administris municipan tombejon el la jaro 1898 kaj preĝejon de Senmakula koncipiĝo de Sankta Maria el la jaro 1907. Protestantoj havis sian tombejon de la jaro 1901.

Radvanice estas el la historia vidpunkto interesa pro tio, ke ĉi tie estis jam la 15-a de januaro 1920 destinita tute unua religia municipo de Eklezio ĉeĥoslovaka husana. Ekde la 8-a de novembro 1922 Radvanice estis ankaŭ sidejo de ostrava diocezo, kiun gvidis episkopo Ferdinand Stibor, ĉi tiea pastra administranto. La Ĉeĥoslovaka eklezio konstruis en la municipo en la jaro 1925 propran husanan templon, ĝis tiu tempo ĝi eluzis lokan romkatolikan preĝejon.

Fortan reprezentantaron havis ankaŭ spiritisma movado. En la jaro 1914 estis fondita societo Bratrství (Frataro), kies membroj estis sileziaj spiritistoj. La societo eldonis ekde la jaro 1920 monatgazeton Spiritistická revue kaj ekde la jaro 1938 Československá revue psychická (Ĉeĥoslovaka revuo psika). La spirististoj proprumis ankaŭ modernan societan domon kun la plej granda ĉambrego en la municipo.

Trie, eblas ankaŭ mencii fondon de la unua silezia asociiĝo de esperantistoj en la jaro 1910, kiu en la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento eldonis propran gazeton.

Ekde la dua duono de la 18-a jarcento la municipo havis en sigelilo palmon, kies trunko elkreskis el tri konusaj radikoj. Apud la trunko estis literoj RA, super la palmo ŝvebis krono kaj la sigelilo estis borderita de du palmaj branĉoj.

Radvanice estis aligita al Moravia Ostrava la 1-an de julio 1941.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]