Rafał Trzaskowski
Rafał Kazimierz TRZASKOWSKI [ ˈrafaw kaˈʑĩmʲjɛʃ tʂasˈkɔfski ] (naskita la 17-an de januaro 1972 en Varsovio) estas pola politikisto de la Civitana Platformo (PO) kaj estas urbestro de Varsovio ekde 2018. Antaŭe li estis membro de la Eŭropa Parlamento de 2009 ĝis 2013. Li estas ankaŭ esploristo pri politika scienco, specialiĝanta pri eŭropaj studoj.
Inter 2013 kaj 2014 li estis Ministro pri Administrado kaj Ciferecigo. Trzaskowski estis elektita kiel la PO-kandidato por la pola prezidanta elekto de 2020 la 15-an de majo 2020. Li estis venkita en la dua baloto la 12-an de julio fare de la oficanto Andrzej Duda, kiu estis subtenata de la nacie konservativa Partio Juro kaj Justeco (Prawo i Sprawiedliwość). [1][2] Li refoje kandidatiĝis en la pola prezidanta elekto de 2025, sed mallarĝe perdis (49.11% el la voĉdonoj) en la dua raŭndo al Karol Nawrocki. [3]
Trzaskowski pledis por redaktado de ĉarto por la GLAT-komunumo. Li ankaŭ pledis por senpagaj infanĝardenoj kaj plibonigita publika transporto.
Li estas la filo de ĵazpianisto kaj komponisto Andrzej Trzaskowski.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wybory prezydenckie odbędą się 28 czerwca - podała marszałek Sejmu. Alirita 3 June 2020 .
- ↑ "Marszałek Sejmu Elżbieta Witek podała termin wyborów prezydenckich", 2 June 2020.
- ↑ Oto kandydaci na prezydenta Polski w wyborach 2025 [LISTA] (17 January 2025).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2025-06-02 per la retarkivo Wayback Machine

