Rafael Alberti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael ALBERTI

Rafael ALBERTI (El Puerto de Santa María, Kadizo, 16-a de decembro 1902 - 28-a de oktobro 1999) estis hispana poeto.

En 1917 li ekloĝas en Madrido. Li komence interesiĝas pri la pentrarto, kaj ekspozicias en la Ateneo de Madrido. poste li kontaktos la artistojn kaj verkistojn de la t.n. Rezidejo de Studentoj, kun multaj el kiuj formos la konatan kiel Generacio de la 27.

En 1924 li publikigas la kolekton de poemoj "Marinero en tierra" (Maristo en tero), kiu gajnas la Nacian Premion de Literaturo.

En 1928 li publikigas la libron "Sobre los ángeles" (Pri la anĝeloj).

Post la alveno de la dua Respubliko, li komencas politikan aktivadon, kaj aniĝas en la Komunista Partio de Hispanio (PCE), kun sia kunulino, la ankaŭ poeto María Teresa León. Ili fondas la revolucian gazeton "Octubre" (Oktobro). Dum la intercivitana milito li partoprenas multnombrajn kulturajn agadojn favore al la respublikanoj.

En 1939 li forlasas Hispanion, kaj ekziliĝas, unue al Francio, poste al Argentino kaj fine, de 1963, al Italio.

Post la morto de Franco, Alberti revenas al Hispanio. Li denove partoprenas en politiko, kaj estas elektita deputito en la unuaj demokrataj balotoj.

En 1983 li ricevas la Premion Cervantes.

La poezia verko de Alberti estas tre ampleksa, kaj estas konvencia dividita en kvin periodoj: novpopolismo, gongorismo, superrealismo, politika poezio kaj poezio de la nostalgio. Li ankaŭ verkis diversajn dramojn; la plej konata estas "Noche de guerra en el Museo del Prado" (Milita nokto en la Prado-Muzeo, 1956). Lia membiografio titoliĝas "La arboleda perdida" (La perdita arbaro).

Eksteraj ligiloj