Rafael Gómez Nieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Gómez Nieto
Rafael Gómez Nieto en 2017.
Rafael Gómez Nieto en 2017.
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1921
en Adra
Morto 31-an de marto 2020
en Strasburgo
Mortokialo COVID-19
Lingvoj hispana
Loĝloko OranoLingolsheim
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo militistoŝuisto
vdr

Rafael GÓMEZ Nieto (naskiĝis la 21-an de januaro 1921 en Adra, mortis la 31-an de marto de 2020 en Strasburgo) estis hispana militisto de la 20-a jarcento[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li batalis en la hispana enlanda milito ene de la popola armeo de la Respubliko, kaj partoprenis en la Batalo de Ebro.

Post tiu milito, li iris al Francio, kie li estis internita en la koncentrejo de Saint-Cyprien. Kvar monatoj poste li venis al Alĝerio kun sia patro, kiu estis internita en la koncentrejo de Argelès-sur-mer. Post la invado de Nordafriko fare de la Aliancanoj dum la Dua Mondmilito, li iĝis ano de la 9-a roto de la 2-a Kirasita Divizio kiu, konsistigita de hispanaj respublikanoj, estis la unua armea unuo de la Aliancanoj kiu eniris Parizon post la okupacio de ĝi fare de la Wehrmacht[1][2].

Li forpasis la 31-an de marton 2020 99-jare en maljunulejo en Strasburgo, urbo en kiu li vivis de 1955, pro KOVIM-19. Li estis la lasta postvivanto de la 9-a roto[2][3].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]