Rafael Pacheco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rafael PACHECO HERNANDEZ (naskiĝis en 1954 en Madrido) estas hispana amatora astronomo kaj astrometriisto. Li laboras en la Observatorio de Consell en la insulo Majorko.[1]

Profesie li estas inĝeniero pri telekomunikado por la Politeknika Universitato de Madrido.

Lau Minor Planet Center, li malkovris 57 asteroidojn Inter 1997 kaj 2003, ĉiuj krom 2 en kunlaboro kun Ángel López Jiménez.[2]

la asteroido 25001 Pacheco[3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Observatori Astronomic de Consell - Mallorca (España)(hispane)
  2. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  3. JPL Small-Body Database Browser : 25001 Pacheco (1998 OW6) (angle)