Rafael Tobias de Aguiar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rafael Tobias de Aguiar
(1795-1857)
Patrono de la Milita Polico de la subŝtato San-Paŭlo
Patrono de la Milita Polico de la subŝtato San-Paŭlo
Persona informo
Naskiĝo 4-a de oktobro 1795
en Sorokabo, San-Paŭlo, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Morto 7-a de oktobro 1857
en Rio-de-Ĵanejro, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Lingvoj portugala lingvo [#]
Alma mater Milita Polico de San-Paŭlo, Liberala Revolucio 1842
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857) estis brazila militisto kaj politikisto, unu el la estroj de la Liberala Revolucio en 1842, en San-Paŭlo[1], kaj patrono de la Milita Polico en la subŝtato San-Paŭlo[2]. Amiko de la sacerdoto Diogo Antônio Feijó (1784-1843), el kiu li estis samklasano, li estis dek fojojn elektitan en la Provinco de San-Paŭlo, inter 1838 kaj 1861, kie kvar el ili kiel anstataŭanto.

Dufoje elektita kiel prezidanto de la Provinco San-Paŭlo inter la 17-a de novembro 1831 kaj la 11-a de majo 1835, kaj la 6-a de aŭgusto 1840 ĝis la 15-a de julio 1841. Li estis aristokrato ligita al la kampara regiono de Sorokabo, mulokomercisto, grandbienulo, kiu akumulis plurajn publikajn funkciojn, kio faris el li unu el la plej riĉaj homoj de San-Paŭlo, resume, unu klasika modelo de oligarĥiisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Antônio Francisco de Aguiar kaj Gertrudes Eufrosina Aires, naskiĝis en familio de grandbienuloj kaj ekis siajn unuajn studojn en San-Paŭlo.

En 1821, li eniris en la publikan vivon, kiel reprezentanton de la Provinco Ituo, dum la elektiĝo por la brazilaj deputitoj al la Ĝeneralaj Kortegoj kaj Konstitucifaraj asembleoj de Lisbono. Kiel estro de la Liberala Partio[3] en la unua duono de la 19-a jarcento, li elektiĝis konsilisto de la provinca registaro, en 1827. Dank'al sia administrado, en kiu li eĉ uzis siajn proprajn rimedojn en lernejoj, publikaj laboroj kaj karitataĵoj, li estis honorigita per la titolo de Honora Brigadestro de la brazila imperio.

Liberala Revolucio[redakti | redakti fonton]

En 1842, li komandis la Liberalan Revolucion, kune kun Diogo Antônio Feijó (1784- 1843) por batali kontraŭ la ascendo de la Konservativa Partio[4] dum la eko de la reĝado de la brazila imperiestro Dom Petro la 2-a (1825-1841).

En la 17-a de majo 1842, li estis aklamita de la ribeluloj kiel interna prezidanto, en Sorokabo, kiu tiam estis deklarita provizora ĉefurbo de la Provinco San-Paŭlo de la revoluciuloj. Li mem atribuis al si la komision pri reunuigo de la Liberiga Trupo[5], komponita je 1500 homoj, per kiu li intencis invadi San-Paŭlon kaj eksoficigi la prezidanto de la provinco, José da Costa Carvalho[6], la Barono de Monte Alegre (1796-1860).

Tobias de Aguiar, kiu jam havis ses infanojn, reedziĝis al Domitila de Castro Canto e Melo, pli konata kiel Markizino de Santos, eks-amatino de la unua imperiestro de Brazilo Dom Petro la 1-a (1798-1834). El ŝia antaŭa interrilato kun la imperiestro, la markizino havis kvin infanojn, el kiuj du filinoj ankoraŭ estis vivaj.

La Brigadestro Tobias, kiel li estas konata en Brazilo, estis malvenkita de la imperiaj trupoj, kaj provis fuĝi al Suda Rio-Grando, por kuniĝi al la ribelintoj en la Milito de la Ĉifonuloj[7]. Li portis al Suda Rio-Grando la unuan dismakulan ĉevalon, kies novaĵojn ni havas, kaj tial, ĝis hodiaŭ tiu ekvo estas tie nomata Tobiano. Li estis arestita en Palmeira das Missões, kaj kondukita al la Fortreso Tamandaré da Laje, en Rio-de-Ĵanejro. Li ricevis amnistion kaj estis liberigita en 1844, kiam li reiris al San-Paŭlo, kaj estis akceptita de granda popolamaso apud la ĉefurbo.

Li estas konsiderata la Patrono de la Milita Polico en la subŝtato San-Paŭlo kaj lia nomo elstariĝas en la unua ŝokbataliono, konata en Brazilo kiel ROTA[8].

Rafaelo Tobias de Aguiar estis la plej populara estro de la Liberala Partio en San-Paŭlo, kaj konsiderata unu el la plej notindaj figuroj de nia historio. Li mortis dum vojaĝo inter la urbo Santos al la Imperia Ĉefurbo, surborde de la vaporŝipo Piratininga, en la 7-a de oktobro 1857, viktimo de doloriga malsano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Abolition of the Brazilian Slave Trade: Britain, Brazil and the Slave ... Leslie Bethell
  2. A Confluence of Transatlantic Networks: Elites, Capitalism, and Confederate ..., Laura Jarnagin
  3. Amores proibidos na história do Brasil, Maurício Oliveira
  4. Sorocaba no Império: comércio de animais e desenvolvimento urbano, Cássia Maria Baddini
  5. Candeias em espelho d'água, 1777-1845, Marly Therezinha Germano Perecin
  6. O Marquês de Monte Alegre: alvorecer de um estadista, Geraldo de Camargo Vidigal
  7. Caetano JosÉ Munhoz, Domingos van Erven
  8. ROTA estas ĉefliteroj de Montraj Patroloj Tobias de Aguiar aŭ portugallingve: Rondas Ostensivas Tobias de Aguiar.