Rafael Urdaneta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Urdaneta

Rafael José Urdaneta y Faría (n. la 24-an de oktobro 1788 en Marakajbo - m. la 23-an de aŭgusto 1845 en Parizo) estis militisto kaj heroo de la sudamerikaj militoj por sendependeco.

Urdaneta naskiĝis en la provinco de Marakajbo en Venezuelo, ene de aristokrata kaj hispandevena familio. Antaŭ la sendependiĝo, li estis studento pri la latina kaj pri filozofio.

Post la deklaro pri sendependeco de 1810, Urdaneta eniris la sendependan armeon en Karakaso, por partopreni la militon kontraŭ Hispanio. Kelkajn jarojn poste, per variaj intrigoj, li fariĝis grava asistanto de Simón Bolívar kaj generalo de la Patriota Armeo.

Ŝtatsekretario pri Armeo, kaj plurfoje senatano de la Kongreso, Urdaneta interalie eksigis la registaron de Kolombio septembre de 1830, esperante la revenon de Bolivar kiel prezidanto. La reĝimo de Urdaneta tamen finfine disfalis, pro interveno de soldatoj aliancitaj al Francisco de Paula Santander.

Urdaneta "La Brilulo" mortis en Parizo en 1845, pro rena malsano.