Rafael de San Millán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rafael de San Millán
San Millan Rafael 270 VIII. Universala Kongreso Esperantista – Albumo (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1866 (1866-04-27)
en Madrido
Morto 7-an de majo 1924 (1924-05-07) (58-jara)
en Madrido
Lingvoj Esperantohispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
Information icon.svg
vdr

Rafael de SAN MILLÁN ALONSO (naskiĝis la 27-an de aprilo 1866 en Madrido - mortis la 7-an de majo 1924) estis hispana esperantisto.

Profesie li estis kuracisto. Li kunlaboris kun Julio Mangada en la organizado de la hispana movado, kaj specife de tiu en Madrido.

Li ankaŭ verkis originalan poezion. „Liaj poemoj, ne tiel flegitaj kiel tiuj de Mangada, do stile ankoraŭ iom primitivaj, kaj ofte kun neplene ellaborita enhavo....“ (Esperanto en Perspektivo, p. 150)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tri Rakontoj kaj Kelkaj Versaĵoj (1914)
  • Ŝipopereo (1921)
  • Mia Poezio (1932)