Rafael van der Vaart
Rafael van der Vaart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rafael Ferdinand van der Vaart |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1983 (41-jaraĝa) en Heemskerk |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Sylvie Meis (en) (2005–2013) |
Amkunulo | Estavana Polman |
Infano | Damian van der Vaart (en) ( Sylvie Meis (en) ) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rafaelvdvaart.com/ |
Rafael van der VAART (prononco [ˈraːfɐ.ɛl vɐn dər ˈvaːrt] aŭskulti, naskiĝis la 11-an de februaro 1983 , do nun 41-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2001 estas membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en ĝi partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "23". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "16") li partoprenis, sed en tiu turniro kontraste la nederlanda teamo estis tute nesukcesa. Ekster naciaj matĉoj, li ekde la jaro 2006 estas futbalisto de la hispana klubo Real Madrid.
Van der Vaart nun havas amrilaton kun la manpilkistino Estavana Polman el Arnhemo. Je la 23-a de junio 2017 ili ekhavis filinon.
Li jam havas filon kun eksedzino Sylvie Meis.
|
|