Rafał Krajewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafał Krajewski
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1834 (1834-10-24)
en Łępice
Morto 5-an de aŭgusto 1864 (1864-08-05) (29-jaraĝa)
en Warsaw Citadel
Mortokialo pendumo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Rafał Krajewski blazono Jasieńczyk, pseŭdonomo Wujaszek, kaj aliaj (naskiĝis la 24-an de oktobro 1834 en Łempice Wielkie (distrikto Pułtuski), mortis la 5-an de aŭgusto 1864 en Varsovio) – direktoro de Fakultato pri Internaj Aferoj en Nacia Registaro dum la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1850 eniris al varsovia Lernejo de Belartoj, kiun li finis perfektaprobe en 1854. En 1857 akiris patenton de arkitekto. Li projektis kaj konstruis multe da ĉefurbaj brikdomoj. Laŭ lia projekto oni rekonstruis interalie bruligitan en la ribelo Varsovian Urbodomon. Li estis unu el aŭtoroj de artikoloj al 28-voluma Universala Enciklopedio de Samuel Orgelbrand el la jaroj 1859-1868. Lia nomo estas menciita en la unua volumo el 1859 sur listo de enhavkreintoj de ĉi tiu enciklopedio.

Politike estis ligita kun medio de varsoviaj intelektuloj de Edward Jürgens. Decembre 1862 forveturis eksterlanden en sekreta politika misio. Duone de 1863 revenis al la lando kaj eniris al formita de Stefan Bobrowski Plenuma Komisiono. Romuald Traugutt nomumis lin direktoro de Fakultato pri Internaj Aferoj. La 10-an de marto 1864 estis de rusoj arestita, enprizonigita en la X-a Pavilono de Varsovia Citadelo. Li ne permesis rompi sin dum enketado malgraŭ batoj, malsatigo kaj tenado en forgeskelo. Nur la 22-an de aprilo, pro malfavoraj deklaroj de 16 atestantoj, konfesis gvidadon de la Fakultato pri Internaj Aferoj.

La 19-an de julio milita juĝejo kondamnis lin al mortpuno. Ekzekutita la 5-an de aŭgusto sur deklivoj de Varsovia Citadelo kune kun Romuald Traugutt, Józef Toczyski, Roman Żuliński kaj Jan Jeziorański.

Morto[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la morto sur pendumilo kisis krucon. La krimon vidis 30 000 liaj samlandanoj plorantaj, preĝantaj kaj kantantaj. Kun la sama krueleco de rusaj okupantoj, malhonoriga vorto bandito, la sama terkavaĵo kontraŭ miloj da ribelantoj de la januara ribelo estis poste traktitaj de sovetaj kaj polaj komunistoj la Anatemitaj Soldatoj.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 5-n de aŭgusto 1914, en la 50-an datrevenon de la morto sur citadelo de Romuald Traugutt kaj liaj ministroj, okazis en Krakovo koncentriĝo de la Unua Kadra Kompanio de Józef Piłsudski, kiu la sekvan tagon foriris de aŭstra aneksaĵo al la rusa, por manifesti unuecon de ĉiuj poloj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Krzysztof Krajewski Siuda, Rafał Krajewski 1834-1864. Powstańczy minister, architekt i poeta (Rafał Krajewski 1834-1864. Ribela ministro, arkitekto kaj poeto), Pułtusk 2006, ​ISBN 83-89709-40-6​.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]