Raffaele Bagnulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bagnulo en 1906

Raffaele Bagnulo [banjulo] (naskiĝinta en 1880 en Napolo [Napoli]; mortinta la 28-an de decembro 1975 en Bolonjo [Bologna]) estis itala esperantisto, ĉefadvokato de la financa ŝtata juristaro en Bolonjo. Li estis pioniro dum la fruaj tagoj de Esperanto en Napolo, unu el la pioniroj de la Esperanto-movado en Italio (li lernis Esperanton en 1902).

Bagnulo estis kunfondinto de la unua itala landa Esperanto-organizaĵo kaj de la unuaj italaj Esperanto-periodaĵoj. Partopreninte la 1-an Universalan Kongreson en 1905, li poste estis en vigla korespondado kun d-ro Zamenhof. Atinginte altan rangon en sia profesia kariero de juristo, Bagnulo ludis elstaran rolon en la Esperanto-informado de gravaj figuroj en la itala publika vivo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Saluto al la gegastoj (kongresa himno por ĥoro de kvar voĉoj - vortoj de Raffaele Bagnulo, muziko de Ettore Desderi.)
  • Il congresso di Bologna "Pro Esperanto": 6-10 settembre 1952 ([Raffaele Bagnulo]. - Bergamo: Camera di Commercio, 1953. - 105 p.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia. Roma 1982 (en la itala)