Saltu al enhavo

Ragado

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buŝa ragado

Ragado (greke ραγάδα, ragáda - ŝiraĵo) estas fendoforma ŝirvundo en la haŭto, ekzemple je la lipoj, buŝanguloj, plandoj aŭ artikfleksejo.

Ragado ekestas per trostreĉiĝo dum malpliigita elasteco de la koncerna haŭtparto, ekzemple per elsekiĝo, malvarmo aŭ haŭtmalsanoj kiel neŭrodermito. Ĝi ordinare saniĝas sen cikatro.